Termoj
El Vikipedio, la libera enciklopedio
Termoj estas en la Latina lingvo Thermae, t.e. laŭlitere varmaj banoj. Tamen efektive temas kutime pri ege ampleksaj konstruaĵoj, kie kuniĝas banejoj, sportejoj, diskutejoj, foje kun bibliotekoj - entute: renkontiĝejoj plej diversaj. Ili estis ege karakterizaj por la Romia Mondo. Oni ankaŭ nomas ilin kiel termobanejoj.
Oni renkontas ĝin ekzemple ĉe Petronio en ties Satirikono.