Ternato (urbo)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Larĝa panoramo de Ternato
Larĝa panoramo de Ternato
Ternato
urbo de Indonezio

Blazono

Blazono
Devizo: Maku Gawene
Administrado
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 204 215  (2014) [+]
Loĝdenso 1 260 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 0° 47′ N, 127° 22′ O (mapo)0.78333333333333127.36666666667Koordinatoj: 0° 47′ N, 127° 22′ O (mapo) [+]
Alto 371 m [+]
Areo 162,03 km² (16 203 ha) [+]
Ternato (Indonezio)
Ternato (Indonezio)
DEC
Ternato
Ternato
Situo de Ternato

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Ternate, Indonesia [+]
vdr

Ternato (indonezie Kota Ternate) estas marhavena urbego en la insulo Ternato, en insularo Molukoj, en provinco Nordaj Molukoj en nordorienta Indonezio. Ternato konsistas el 8 distriktoj kaj ĝis 2010 ĝi estis ĉefurbo de Nordaj Molukoj, tamen daŭre estas la ekonomia, kultura, kaj edukcentro de Nordaj Malukoj.

Sultana palaco en Ternato

Geografio[redakti | redakti fonton]

Ternato kuŝas en tre aktiva sisma regiono kun aktiva vulkana agado. La insulo Ternato situas okcidente de la pli granda insulo Halmahera. Sur la insulo Ternato la urbego mem situas laŭ la sudorienta marbordo. Tidore troviĝas nur 15, Manado 292, Sorong 470, Ambon 506, Kendari 750, Paluo 856, Balikpapan 1196, Kupango 1288, Jayapura 1524, Denpasar 1708, Surabajo 1853, Pontianak 2008, Semarang 2071, Jogjakarto 2115, Bandungo 2353, ĉefurbo Ĝakarto 2409, Palembang 2549, Bandar Lampung 2552, Batam 2595, Pekanbaru 2883, Medano 3204, Banda Aceh 3598 kilometrojn (aere) [1].

Urba panoramo

Historio[redakti | redakti fonton]

Ternato estis menciita unue en 1365. Ternato iĝis grava havenurbo kaj centro de la spickomerco, konkurante kun ĝia rivalo Tidore. Ankaŭ eksterlandaj komercistoj poste kreis fundamentojn de la ĉina kaj araba kvartaloj. Ternate oficiale iĝis islama sultanlando, la pinto de ĝia potenco estis en la deksesa jarcento. La unuaj eŭropanoj estis portugaloj, ili venis 1512 kaj konstruis fortikaĵon en 1522. La islamanoj ribelis kontraŭ la portugaloj en 1570. Hispanaj trupoj konkeris la antaŭan portugalan fortikaĵon de la Ternato en 1606. La nederlandanoj finfine iĝis la reganta potenco. Erupcio en 1840 detruis la urbon, lastatempaj erupcioj okazis en 1980, 1983, 1994 kaj 2011. Inter 1942-1945 dominado de japanoj okazis. Ternato urbiĝis en 1946, sed inter 1965-1981 tiu statuso ne estis valida. En 2010 la pli nova provinca ĉefurbo iĝis Sofifi.

Ekonomio[redakti | redakti fonton]

Ekonomio de Ternato estas varia (servoj, agrikulturo, fiŝkaptado). Dum la historio la plej grava estis produktado de muskatoj.

Moskeo

Religio[redakti | redakti fonton]

La loĝantoj plejparte sekvas la Islamon. Ekzistas ankaŭ konsiderinda protestanta minoritato.

Eduko[redakti | redakti fonton]

En Ternato en 2020 funkciis 114 infanĝardenoj, 124 bazlernejoj, 43 mezlernejoj, kelkaj universitatoj, institutoj, akademio kaj altlernejoj.

Trafiko[redakti | redakti fonton]

Hotelo
Monumento

Ternato havas trairan vojon laŭ la marbordo, havenon kaj flughavenon. En la urbego precipe busetoj kaj motorciklaj tricikloj trafikas.

Klimato[redakti | redakti fonton]

Ternato havas tropikan pluvarbaran klimaton (Af). En ĉiuj monatoj pluvas, resume jare 2199 mm. La averaĝa jara temperaturo estas 26 °C kaj varias inter 22-30 °C. Ne estas grandaj diferencoj inter la monatoj.

Vididindaĵoj[redakti | redakti fonton]

Fontoj[redakti | redakti fonton]

  • WikiTrans