Teroformigo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Hipotezaj bildoj de terecigita Marso

Teroformigoterecigo (angle terraforming), signifas la ŝanĝon de la klimataj kaj aliaj kondiĉoj de alia planedo tiel, ke homoj povas tie vivi.

La koncepto ofte aperas en scienc-fikcio, sed estas nur teorie diskutata, ĉar la teknikaj rimedoj nuntempaj ne sufiĉas por realigi ĝin eĉ sur niaj najbaraj planedoj Venuso kaj Marso. Tamen sciencistoj faris profundajn teoriajn esplorojn pri la temo.

Marso[redakti | redakti fonton]

Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Teroformigo de Marso.
Post teraformigo de Marso povus homoj vivi sur ĝia surfaco sen skafandroj

Nunaj kondiĉoj:

  • La atmosfera premo estas nur 0,75 % de la tera atmosfero, do preskaŭ neglektebla. Ĉar Marso havas tre malfortan magnetan kampon kaj malpli da maso ol Tero, la suna partikla fluo forigas atmosferajn gasojn.
  • La surfacaj temperaturoj estas inter −85 °C kaj +20 °C, ĉirkaŭ 60 gradoj pli malvarmaj ol la Teraj.
  • 95 % de la atmosfero konsistas el karbona dioksido (CO2), kiu estas sufoka por homoj.

Por terecigi Marson necesus jenaj ŝanĝoj:

  • plialtigo de la surfaca temperaturo je ĉ. 60 K
  • plialtigo de la maso, ekzemple per alporto de asteroidoj
  • plialtigo de la atmosfera denso ĝis minimume triono de la tera premo
  • plimultigo de oksigeno en la atmosfero; utilus ankaŭ aldono de iu inerta gaso, ekzemple nitrogenoheliumo
  • akiro de flua akvo
  • ŝirmo de kosmaj radioj (kion verŝajne kontentige farus plidensigita atmosfero)
  • forigo de la marsa satelito Fobo, ĉar alie la atmosfero bremsus kaj faligus ĝin

Kritiko[redakti | redakti fonton]

La ege malpli altaj temperaturoj sur Marso rezultas el la pli granda distanco de la suno. Marso ricevas tial ege malpli da energio de la suno. Tion ni ne povas ŝanĝi. Ni havas absolute neniun ŝancon.

Venuso[redakti | redakti fonton]

Nunaj kondiĉoj:

  • La atmosfera premo estas preskaŭ 107 Pa, do la centoblo de la tera premo.
  • La surfacaj temperaturoj estas ĉ. 400 °C.
  • La rotacia periodo (tago) estas tre longa (ĉ. 243 teraj tagoj).
  • Maso kaj gravito estas preskaŭ identaj al la teraj.

Por terecigi Venuson necesus redukti la atmosferan premon kaj la temperaturon; ambaŭ celoj estas realigeblaj per konverto de karbona dioksido al oksigeno, per verdaj plantoj (fotosintezo). Oni proponis injekti ŝvebantajn algojn en la venusan atmosferon. Tamen restas jenaj problemoj:

  • Pro la longa rotaciperiodo la temperaturdiferencoj inter tago kaj nokto estus altaj.
  • Pro la varmokapacito de la ŝtona tavolo la malaltiĝo de la temperaturo estus tre malrapida.

Ĉar la atmosfera temperaturo malkreskas en la alto, ekzistas tavoloj kun temperaturoj hom-taŭgaj, sed ĝenas sulfura acido en la atmosfero.

En scienc-fikcio[redakti | redakti fonton]