Teroformigo de Marso

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Teroformigo de Marso estas nuntempe hipoteza procedo loĝi kaj teroformigi Marson por ke ĝi havu terajn situaciojn, tiel atmosfero, klimato, akvo, naturo ktp. Teroformigo de Marso estas komuna aspekto de scienc-fikcio, kaj iĝas pli kaj pli grava afero ĉar timoj pri klimata ŝanĝo kaj homa surviveblo pliiĝas.

Hipoteza bildo de teroformigita Marso.

Kialoj[redakti | redakti fonton]

Estas multaj kialoj ke teroformigi Marson eble estas necese. Unue, la konstanta kresko de homaro kaj konsekvence la konstanta uzado de teraj materialoj kreas gravajn sociajn kaj ekologiajn problemojn. Cetere, se katastrofa evento okazus en Tero, Marso povus esti la dua homara hejmo. Marso specife estas bona loko por teroformigo, ĉar ĝi estas la plej simila planedo al Tero en la sunsistemo.

Obstakloj[redakti | redakti fonton]

Estas multaj obstakloj teroformigi, ĉar la situacio de Marso ne estas la sama kiel sur la Tero. Specife, iuj problemoj, kiujn teroformigistoj devas venki, estas:

  • Malpli da lumo (60% lumo de Tero);[1]
  • Malpli da gravito (38% gravito de Tero);
  • Ekstremaj temperaturoj, la averaĝo estas 210K (Tera temperaturo averaĝe estas 287K);[2]
  • Ne ekzistas natura provizo de manĝaĵoj.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2018-11-26. Alirita 2021-02-23.
  2. [1]