α-terpinila acetato

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Terpinila acetato)

α-terpinila acetato
α-terpinila acetato
Plata kemia strukturo de la α-terpinila acetato
α-terpinila acetato
Bastona kemia strukturo de la α-terpinila acetato
Tridimensia kemia strukturo de la α-terpinila acetato
α-terpinila acetato troviĝas en la Pinus pinea.
Alternativa(j) nomo(j)
Kemia formulo
C12H20O2
CAS-numero-kodo 80-26-2
ChemSpider kodo 99681
PubChem-kodo 111037
Fizikaj proprecoj
Aspekto travidebla viskozeca
likvaĵo kun pinodoro
Molmaso 196.286 g·mol−1
Denseco 0.953 g cm−3 25 °C
Mortiga dozo (LD50)
  • 4.3 g/kg (intravejne)
  • 740 mg/kg (buŝe)
Fandpunkto 45-48 °C [1]
Bolpunkto 240 °C
Refrakta indico  1,467
Ekflama temperaturo inter 83 °C kaj 97 °C
Solvebleco
Sekurecaj Indikoj
Risko R36 S38
Sekureco S26 S36
Pridanĝeraj indikoj
Danĝero
GHS etikedigo de kemiaĵoj[2][3]
GHS Damaĝo-piktogramo
09 – Noca por vivmedio
GHS Signalvorto Damaĝo
GHS Deklaroj pri damaĝoj H315, H319, H411
GHS Deklaroj pri antaŭgardoj P273, P305, P338, P351, P391, P501
Escepte kiam indikitaj, datumoj estas prezentataj laŭ iliaj normaj kondiĉoj pri temperaturo kaj premo
(25 °C kaj 100 kPa)

α-terpinila acetato estas estero rezultanta el reakcio inter la acetata acido kaj la alkoholo α-terpineolo. Ĝi estas nature trovata en Pinus sylvestris, Melaleuca leucadendra aŭ kaĵeputa oleo, Kardamomoleo kaj en aliaj volatilaj oleoj. Ĝi aperas kiel likvaĵo kaj agrable odoras je citronolavendo. Sulfata acido estas uzata kiel katalizagento kiam acetata acido aldoniĝas por estigi la finan produkton. Pro la beneficoj pri la stabilaj proprecoj kaj malfacileco je kolorŝanĝo, α-Terpinila acetato estas vaste uzata kiel milde aroma produkto, kies enhavo atingas 30%.

Proprecoj[redakti | redakti fonton]

Pura α-terpinila acetato estas senkolora likvaĵo kun freŝa odoro je bergamotolavendo. La produkto komerce disponebla konsistas ĉefe je α-terpinila acetato, sed ankaŭ enhavas vastan gamon da aliaj izomeraj kombinaĵoj tiaj kiaj β- kaj γ-terpinila acetato. Ĝi estas preparata per acetiligo de miksaĵo da terpineolo produktita el la "terpina hidrato" meze de fosfata acido. α-terpinila acetato posedas proprecojn anti-infekciajn, anti-inflamajn, anti-mikrobajn, antisepsajn, insekticidajn, krom aliajn. Ĝi estas uzata en parfumoj kaj gustigagentoj.

Reakcioj[redakti | redakti fonton]

Reakcio 1[redakti | redakti fonton]

  • Preparado de α-terpinila acetato per traktado de acetata anhidrido kun α-terpineolo:

2 α-terpineolo +acetata anhidrido 2 α-terpinila acetato

Reakcio 2[redakti | redakti fonton]

  • Preparado de α-terpinila acetato per hidratigo de la α-pineno sekvata per reakcio kun acetata anhidrido:

2 α-pineno + acetata anhidrido +akvo 2 α-terpinila acetato

Kunrilataj kemiaĵoj[redakti | redakti fonton]

Literaturo[redakti | redakti fonton]


Referencoj[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]