Terra Australis

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Mondmapo de Mercator (1587) kun la supozata Terra Australis.
Universi Orbis seu Terreni Globi de Gerard de Jude, 1578 . Tio estas kopio sur ununura paĝo de la Typus Orbis Terrarum, konsistante el ok paĝoj de Avraham Ortelius de 1564. Terra Australis ĉi tie disvastiĝas norde al Nov-Gvineo
Mapo de 1583
Cosmographie Universel el 1556 de Guillaume Le Testi, en kiu la plej norda parto de Terra Australis estas prezentita kiel "Granda Java"

Terra Australis, aŭ pli kompleta Terra australis incognita (la Nekonata Sudlando), estas kontinento de kiu oni antaŭe pensis ke ĝi troviĝus sur la suda hemisfero. La termino datas el la tempo de Ptolemeo, kiu opiniis ke la Hinda Oceano estas ĉirkaŭita de tero, kaj metis Terra Australis je la suda rando.

Plipostaj kartografoj desegnis la landon en la sudo de la mondo, sed (multe) pli etendiĝante ol la hodiaŭa Antarkto, ĉefe en la suda Pacifiko. Interalie Nov-Zelando estis, post la malkovriĝo fare de Abel Tasman, vidata kiel parto de Terra Australis.

La mito de Terra Australis finiĝis per la vojaĝoj de James Cook, kiu dum sia unua vojaĝo ĉirkaŭis Nov-Zelandon kaj dum sia dua vojaĝo trakrozis diversajn oceanojn je alta suda latitudo. Per tio li pruvis ke eventuala suda kontinento ne povis situi je modera latitudo, sed nur en la polusa areo.

Post tio Terra Australis malaperis de la mapo, aŭ ĝi estis identigita kun la vere ekzistanta kontinento Aŭstralio.

Eksploro de la suda kontinento ĉe la poluso[redakti | redakti fonton]

Je la 18-a jarcento homoj eltrovis Antarkton. Antaŭ la eltrovo, oni suspektis pri la ekzisto de “Nekonata Suda Lando” (Terra Australis Incognita), kiu supozeble “ekvilibris” la Teron. En la 18-a jarcento, britaj esploristoj longe serĉadis ĝin, sensukcese. Ĝis nun oni iom diskutas pri tio, kiu faris la veran eltrovon.

En la jaro 1819, rusa ekspedicio, sub la gvido de Fabian von Bellingshausen, ricevis la taskon klarigi la aferon. Efektive, je la 27-a de januaro 1820, li vidis glacian platformon, kiu probable estis ja ligita al la Antarkta grundo. Post tri tagoj, la brita oficiro Edward Bransfield rekte vidis pecon de la Antarkta Duoninsulo. Kaj en la jaro 1821, usonano John Davis estis la unua homo, kiu surpaŝis antarktan grundon. Kompreneble, tiu sinsekvo de historiaj faktoj kreis rivalan movadon. La sekva paŝo estis la preciza determino de la suda poluso, en la komenco de la 20-a jarcento.

La plej suda kontinento havas areon de 14 milionoj da kvadrataj metroj, do ĝi estas pli vasta ol Eŭropo. Preskaŭ tute kovrita de glacio, ĝiaj montaroj atingas altitudon de pli ol 3000 metroj. Sur Antarkto oni trovis 145 lagojn, sub la glacia tavolo. Krome, ekzistas tie kelkaj riveroj, inter kiuj la plej granda estas Rivero Onikso, kiu fluas laŭlonge de 30 kilometroj. Ĝi estas la plej malvarma, la plej seka kaj la plej ventoplena kontinento. Fakte, ĝi estas vasta dezerto. Ventoj ĉe la marbordoj povas atingi pli ol 300 kilometrojn hore. La plej malaltan temperaturon sur la Tero oni registris en Antarkto (-93 celsiaj gradoj). La mezuma temperaturo en la interno de la kontinento, en somero, estas -40 celsiaj gradoj.

Tie ne vivas konstanta loĝantaro. Grupoj de kelkaj miloj da sciencistoj frekventas tieajn laboratoriojn. Antarkto ne havas registaron kaj apartenas al neniu lando. Je la 1-a de decembro 1959, landoj interesitaj pri okupado de partoj de tiu kontinento subskribis traktaton, laŭ kiu ili rezignas pri loka regado kaj konsentas pri libereco por scienca loka esplorado. La dokumenton subskribis 12 landoj. Ĝi estis difinita kiel regiono por natura protektado kaj libera scienca esplorado, kun malpermeso pri ia ajn militista manovro. Nuntempe, 29 landoj posedas sciencajn esplorbazojn en Antarkto.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Rimarko[redakti | redakti fonton]