Terra Botanica

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Terra Botanica
botanika ĝardenotema parko [+]

LandoFrancio
RegionoMaine-et-Loire
SituoAngers
- koordinatoj47° 30′ 4″ N, 0° 34′ 12″ U (mapo)47.5011-0.56999999999999Koordinatoj: 47° 30′ 4″ N, 0° 34′ 12″ U (mapo)

Terra Botanica (Maine-et-Loire)
Terra Botanica (Maine-et-Loire)
DEC
Terra Botanica
Terra Botanica
Lokigo de Maine-et-Loire en Francio
Map
Terra Botanica

Vikimedia Komunejo:  Terra Botanica [+]
En TTT: Oficiala retejo [+]
vdr

Terra Botanica estas amuzparko norde de la urbo Angers (Francio), kun temoj rilataj al vegetaloj, biodiverseco kaj utiligado de la plantoj. Malfermo okazis la 10-an de aprilo 2010.

Grandeco de la parko estos 17 hektaroj[1] : 60000 kvadrataj metroj de ĝardenoj kaj 25000 da akvo-spacoj.

Historio[redakti | redakti fonton]

La unua nomo de la parko Terra Botanica estis Parc du végétal. Anoncon de la definitiva nomo faris Christophe Béchu, prezidanto de la Ĝenerala Konsilio de la departemento Maine-et-Loire dum la inaŭguro de la 21-a foiro pri Vegetaloj okazinta en Angers de la 22-a ĝis la 24-a de februaro 2006.[2].

La 4-an de oktobro 2009, 10804 homoj antaŭ-premiere malkovris la parkon dum malferma tago al la laborejo, kaj la 4-an de aprilo 2010 la parko estis inaŭgurita kun ĉeesto de politikuloj kaj publiko (inter 4000 kaj 5000 homoj).

Situo[redakti | redakti fonton]

La parko situas en la franca departemento Maine-et-Loire, ĉe la limo de la komunumoj de Angers kaj Avrillé, sur parto de la eks-flughaveno de Angers-Avrillé.

Ĝi estos rekte alirebla el aŭtovojo A11 (elirejo n°16)[3]. Ekde junio 2011, tramo ligos ĝin al la trajnstacio de Angers.

La parko[redakti | redakti fonton]

La frapfrazo de la parko kunligas la temon al la geografia situo : « Vivez en Anjou la grande aventure du végétal » (Vivu en Anjou la grandan aventuron de vegetaloj)[4]

Sur 11 hektaroj, al la vizitantoj la parko proponos ĉirkaŭ 40 allogaĵojn kaj amuzaĵojn diskonstruitajn ene de kvar grandaj temspacoj nomitaj "universoj"[5] :

  • la Vegetalo Avidata (kun granda tropika forcejo)
  • la Vegetalo Malavara
  • la Vegetalo Mistera
  • la Vegetalo Malsovaĝigita

Krom tiuj kvar spacoj, estos ankaŭ la "koro", kie situos la akceptejo (kun biletejo kaj vendejo de memoraĵoj), la reklamejo pri Anjou-regiono kaj du restoracioj.

Ĉef-allogaĵoj[redakti | redakti fonton]

  • La Botanika Odiseo (kina spektaklo, kiu montros la efikojn de oceana traŝipado)[5]
  • Iam estis floro (plur-sensa spektaklo)[5]
  • Vojaĝo centre de planto (4D-kinospektaklo)[5]
  • La granda ekstrem-forcejo (ĝi montros vojaĝon tra kvar ekstremaj klimatoj, kio helpos memorigi, ke vivo adaptiĝas en tre diversaj kondiĉoj)[5]
  • La Anjou-floradoj (boat-promenadoj)
  • La gapvagado de la pintoj (surrela altpromenado, en nukso-ŝelegoj, tra la branĉoj de la arboj)[5]

Jara aktivado[redakti | redakti fonton]

Atendataj jare estas 400 000 vizitantoj, kun ekonomiaj konsekvencoj en la transportoj, restoraciaj servoj kaj turismo de la regiono. Celo estas, ke la parko iĝu motoro de la Anjou-turismo kaj ĉefa centro al la aliaj turismejoj de la departemento Maine-et-Loire.

Oni celas farigi la parkon ankaŭ montrofenestro de la regiona aktivaĵaro pri plantoj en Anjou. Tiucele la parko disponos grandan aferistan centron kun 350-kvadratmetra ekspoziciejo , 325-loka amfiteatro kaj 4 alĝustigeblaj ĉambroj.

En la parko laboros jare ĉirkaŭ kvindek dungitoj (por la ĉiutaga prizorgado de la plantoj) kaj ĉirkaŭ sesdek dungitoj dum la malferm-sezono, tio estas dum la florad-periodoj (de printempo ĝis aŭtuno, kun antaŭvidita pintsezono de majo al septembro).

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Notoj[redakti | redakti fonton]

Ĉi tiu paĝo estis originale verkita el la franca versio.