Spitaka tertremo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Preĝejo de la Sankta Savo en Gyumri post la tertremo.

La Tertremo Leninakan ankaŭ konata kiel tertremo de Spitak, aŭ Gyumri, estis tertremo je 7.2, kiu skuis la urbon Leninakan, hodiaŭ nomata Gyumri, kiu okazis la 7-a de decembro 1988, je la 11:41 loka horo (7:41 UTC) en la regiono Spitak, en tiama Sovetio.

Inter pluraj projektoj kun la celo kolekti monon por helpi la viktimojn rekonstrui la damaĝatan regionon menciindas la surdiskigo de muziko nomata Rock Aid Armenia kiu estis organizata de diversaj muzikbandoj de la tuta mondo. Inter la partoprenintaj artistoj elstaras Emerson, Lake & Palmer, Gary Moore, Black Sabbath, Asia, Mike & the Mechanics, Rush, Deep Purple, Bon Jovi, Iron Maiden, Led Zeppelin, Foreigner, Pink Floyd, Queen, Yes, Whitesnake inter aliaj. Alia projekto estis entreprenita de Charles Aznavour, armendevena franco kiu ankaŭ arigis grandan nombron de famkonataj kantistoj kaj kolektis monon per la kanto Pour toi Arménie per kiu ankaŭ li kuraĝigis la armenojn plu labori.

Laŭ kalkuloj oni estimas ke ĉ. 50 mil personoj forpasis en tiu ĉi tertremo, unu el la plej mortigaj de la historio.

Eksteraj ligiloj