Tertremo de Centra Italio en 2016

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Tertremo de Centra Italio en 2016
Dato 24-a de aŭgusto 2016
Forto 6,0 Mw
Profundo 4 km
Epicentro 42° 42′ 50.4″ N 13° 10′ 19.2″ O / 42.714000 °N, 13.172000 °O / 42.714000; 13.172000 (mapo)
Trafitaj landoj Italio Italio
Viktimoj almenaŭ 290 mortintoj
vdr

Matene la 24-an de aŭgusto 2016 okazis forta tertremo en centra Italio, kies surcentro estis inter la urboj Accumoli kaj Norcia. La tertremo trafis precipe la provincon Rieti. Plej detruitaj estis la urboj Accumoli kaj Amatrice.

La unua skuo okazis ĉe Accumoli je la 1:36:32 (laŭ UTC), do je la 3:36:32 laŭ la loka mezeŭropa somera tempo. Preskaŭ horon poste, je 2:33:29, okazis dua skuo kun forto de 5,3, ĉe Norcia. Entute oni registris ok skuojn kun forto pli granda ol 4. Dum la sekvaj tagoj okazis pliaj konsiderindaj skuoj.

Tri tagojn post la tertremo raporto parolis pri 290 viktimoj.[1] La plej grava malsanulejo de la regiono, malsanulejo Francesco Grifoni en Amatrice, estis forte damaĝita, kaj necesis fortransporti ĉiujn pacientojn.

Okazis polemiko kiam la registaro intencis organizi ŝtatan funebron ekster Amatrice kaj la loĝantaro konsideris tion malrespekto al majoritato de mortintoj kiuj estas el Amatrice; finfine la registaro rezignis sian dekomencan planon kaj la funebro okazis en Amatrice.[2] Alia polemiko temas pri la malfido pri la kapablo rekonstrui loĝejojn, kiam L'Aquila ankoraŭ ne estas finrekonstruita. Tamen la itala registaro fidas solvi la problemojn de la 2 500 senhejmigitoj pro la tertremo.[3]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Fulvio Cerutti, Dario Marchetti (2016-08-27). Terremoto, oggi il lutto nazionale. Mattarella: “Non vi lasceremo soli”. Il vescovo ai funerali: “E’ il momento della speranza”. I morti sono 290 (itale). La Stampa. Alirita 2016-08-27.
  2. Amatrice, un pueblo devastado, entierra a sus muertos, Hoy, [1] Alirita la 31an de Aŭgusto 2016.
  3. Pablo Ordaz kaj María Salas Oraá, Renzi anuncia que realojará en tiempo récord a los 2.500 damnificados, El País, 29a de Aŭgusto 2016, [2] Konsultita la 30a de Aŭgusto 2016.