Tertremo de Sendajo en 2011

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Tertremo de Sendajo en 2011

Tertremo de Sendajo en 2011 (Japanio)
Tertremo de Sendajo en 2011 (Japanio)
DMS
Dato 14:46:23, 11-a de marto 2011 (+09:00)
Tempo de daŭro 5 minutoj
Forto 9,0 Mw
Profundo 24,4 km
Epicentro 38° 19′ 19″ N 142° 22′ 8″ O / 38.32194 °N, 142.36889 °O / 38.32194; 142.36889 (mapo)Koordinatoj: 38° 19′ 19″ N 142° 22′ 8″ O / 38.32194 °N, 142.36889 °O / 38.32194; 142.36889 (mapo)
Trafitaj landoj Ŝablono:Flago kaj nomo
Sumaj damaĝoj Inundado, terglitado, fajroj, vasta damaĝo al konstruaĵoj, inkluzivante al nukleaj centraloj
Cunamo jes
Posttremoj almenaŭ 403
Viktimoj Almenaŭ 1886 pereintoj, 1919 vunditoj, 2369 perditoj.
vdr

La tertremo de Sendajo en 2011, ankaŭ nomata la tertremo de Tōhoku (la regiono en kiu situas Sendajo), estis granda tertremo oriente de la marbordo de la norda parto de la japania insulo Honŝuo. Ĝi okazis la 11-an de marto 2011 je 14:46 h loka tempo (UTC+9, do 5:46 h UTC), kaj havis sian surcentron proksimume 370 km nordoriente de Tokio kaj 130 km oriente de Sendajo. La evento konsideriĝas la plej forta tertremo en Japanio, ekde kiam sciencistoj komencis registri tertremojn en la regiono.

Laŭ la momant-magnituda skalo, la tertremo havis la forton de 9,0 Mw. La subcentro situis proksimume 25 km sub la marsurfaco.

Sekve de ĝi kaj posta cunamo jam pereis almenaŭ 300 homoj. En Fukuŝimo estas damaĝita atomcentralo kaj trarompita digo. La cunamo minacis la marbordon de Ameriko, sed tie kaŭzis nur damaĝojn kompare malgrandajn. Sekve de la tertremo la Tera akso estis deŝovita je preskaŭ 10 cm.

mapo de la unuopaj tertremoj de la 11-a de marto 2011
Animita montro de la antaŭeniro de la cunamo (NOAA)
Tempo de antaŭeniro de la cunamo laŭ NOAA.
Antaŭdira mapo de la alteco de la tajdo en la Pacifika Oceano je 11-a de marto 2011. NOAA