Tertremo en Italio en 1908
| Tertremo en Italio en 1908 | |||||
|---|---|---|---|---|---|
| |||||
| Lando | Italio | ||||
| Koordinatoj | 38° 9′ 0″ N, 15° 40′ 59″ O (mapo)38.1515.683Koordinatoj: 38° 9′ 0″ N, 15° 40′ 59″ O (mapo) | ||||
| Epicentro | ĉe Mesina markolo | ||||

La tertremo de 1908 de Mesino estis unu el la plej grandaj naturkatastrofoj de la 20-a jarcento.
La sismo okazis la 28-an de decembro 1908 je la 5-a horo kaj 21 minutoj kaj skuis dum 37 sekundoj la regionon ĉirkaŭ la Mesina markolo. La urboj Messina kaj Reggio di Calabria estis preskaŭ al grundnivelo detruitaj. La tertremo havis la forton de 7,2 en Richter-skalo.
La tertremon sekvis cunamo, kiu kaŭzis pluajn damaĝojn kaj mortojn. En Messina mortis ĉ. 80.000 el 130.000 loĝantoj, en Reggio di Calabria minimume 15.000 el 45.000.

Impresoj en la internacia esperantista movado
[redakti | redakti fonton]En la revuo "Pola Esperantisto", n.1, januaro 1909, la redakcio skribis:
"Al niaj italaj samideanoj. Terura katastrofo trafis la Sudan Italujon. Tertemo, ne konata ankoraŭ en la historio, detruis la belajn kaj florantajn ĉirkaŭaĵojn de Sicilio kaj Kalabrio. Miloj da vivoj falis ofere en la brakoj de l' furia kosma potenco. La doloroj de Italujo eĥe en la koroj de ĉiuj homoj. Polujo sentas tiun doloron pli forte ol multaj aliaj, ĉar Italujo ĉiam partoprenis kore en malfeliĉoj de nia lando. Akceptu do nian koran kondolencon, italaj samideanoj!"
Tuj la Redakcio de "P. E." malfermis "liston de oferdonoj por la malfeliĉaj oferoj de la terura katastrofo en Italujo." La unua oferto estis de Ludoviko L. Zamenhof, aŭtoro de Esperanto.



