Teruelo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Situo de Teruelo kaj ĝia provinco en Hispanio

Teruelo, hispanlingve Teruel, estas urbo en la aŭtonoma regiono de Aragono, Hispanio.

Loĝantaro: ĉ. 32.000 homoj; ĝi estas la malplej loĝata de la provincaj ĉefurboj de Hispanio.

Alteco super marnivelo: 915 metroj. La vetero estas tre malvarma en vintro: en la ĉirkaŭaĵoj estis registritaj la plej malaltaj temperaturoj de la ibera duoninsulo.

La izoliteco de Teruelo relative al la grandaj vojoj de komunikado en la lando okazigis fortan procezon de senpopoligo, ĉefe al la regiona ĉefurbo Zaragozo. En la lastaj jaroj formiĝis grava movado de protesto kontraŭ la situacio, kun la moto Ankaŭ Teruelo ekzistas!.

La plej gravaj vidindaĵoj estas la konstruaĵoj laŭ la arto stilo mudéjar, kreita de la islamanoj kiuj restis en la Aragona Kronlando post la rekonkero fare de la kristanoj. Ĝi estas Monda Kulturheredaĵo de UNESKO. La plej grava monumento en la urbo estas la Katedralo.

Katedralo de Teruelo

Teruel famiĝis dum la hispana enlanda milito pro grava batalo okazinta en la urbo.

Provinco

Teruelo estas ĉefurbo de Provinco Teruelo. Ĉefaj urboj: Albarracín kaj Alcañiz.

Eksteraj ligiloj

Urbestraro de Teruelo.