Terzaga

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Terzaga
municipo en Hispanio
Administrado
Lando Hispanio
Regiono Kastilio-Manĉo
Provinco Gvadalaĥaro
Poŝtkodo 19312
Retpaĝaro []
Politiko
Urbestro Fco Javier Martínez Sanz
Demografio
Loĝantaro 19  (2023) [+]
Loĝdenso 0,56 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 40° 42′ N, 1° 54′ U (mapo)40.6944853-1.9043962Koordinatoj: 40° 42′ N, 1° 54′ U (mapo) [+]
Alto 1 079 m [+]
Areo 33,81 km²
Terzaga (Hispanio)
Terzaga (Hispanio)
DEC
Terzaga
Terzaga
Situo de Terzaga

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Terzaga [+]
vdr
Situo de la Provinco Gvadalaĥaro en Hispanio.

Terzaga estas municipo de Hispanio, en la Provinco Gvadalaĥaro, regiono de Kastilio-Manĉo.

Loĝantoj[redakti | redakti fonton]

La loĝanto nomiĝas terzaguto. La censita loĝantaro en 2016 estis de 19 loĝantoj kaj la denseco estas de 0,56 loĝ/km².

Situo kaj geografio[redakti | redakti fonton]

Terzaga situas en la nordorienta parto de Kastilio-Manĉo en la komarkodistrikto Senjorlando de Molina-Alto Tajo en la orienta parto de la Provinco Gvadalaĥaro, sude de la komarko kaj ĉe la komenco de la Natura Parko de Alto Tajo, je altitudo de 1079 m super marnivelo; je 161 km el Gvadalaĥaro, provinca ĉefurbo, je 171 km el Zaragozo, je 97 km el Teruelo, kaj je 22 km el Molina de Aragón. La areo de ties teritorio estas de 33,81 km². La geografiaj koordinatoj estas 40°41′40″N 1°54′16″Ok.

La klimato estas mediteranea kontinenta, kun malvarmaj vintroj kaj varmaj someroj. La jaraveraĝa temperaturo en Terzaga estas de 9.8 °C. La jara precipitaĵo estas de 519 mm, pluvas dum ĉiuj sezonoj kvankam modere.

Abundas arbaroj de juniperoj kaj pinoj, kun abundo de Incensa junipero, kaj pinoj, kaj montaraj kaj nigraj kaj pinastroj. Elstaras ankaŭ la abundo de kverkoj, pruneloj, kaj fungoj Boletus kaj Lactarius. Estas granda vario de bestospecioj, inter kiuj cervoj, damaoj, kapreoloj, gipoj, turfalkoj, nizoj, akcipitroj, agloj, migrofalkoj, perdrikoj, strigoj, vulpoj, sovaĝaj katoj, vespertoj, meloj, lutroj kaj musteloj, inter aliaj.

Historio[redakti | redakti fonton]

Pro situo kaj nomo de tradicio keltibera, oni supozas, ke Terzaga jam ekzistis en la 5-a jarcento kaj ĝi apartenis en la epokoj de romanoj kaj visigotoj en la provinco Tertia Romanorum. Laŭ la nomo Tercage kaj Tercegüela, aperas en kelkaj dokumentoj de la senjorio de Molina de la 12-a jarcento ĉiam rilate al siaj salejoj. De berbera deveno, la vorto Tercage signifas juniperejo.

Probable en Terzaga estis kastelo fortikaĵa araba situa, laŭ parola tradicio, en la Peña del Moro. Restas spuroj de gvatoturoj kaj en la fontoj de Fuentejimena aperis fragmentoj de islama ceramiko. La toponimo de tiu loko ŝajnas el la legendo de Cido. Oni supozas, ke li pasis tra tiu areo el Burgoso al Valencio en la 11-a jarcento. Kaj ŝajne laŭ tiu estis nomita Fuentejimena (honore al sia edzino) nome fonto de loko proksima al antikva kastro keltibera ankoraŭ ne elfosita.

Ĝiaj salejoj estis gravaj dum la Mezepoko. La grafo Pedro Manrique de Lara donsi ilin al la monaĥejo de Sankta Maria de Huerta kaj poste la kvina senjorino doña Blanca, en sia testamento de 1293, donis ĝin al sia kavaliro Juan Fernández. En la 14-a jarcento, kiam la senjorio estis donita al la reĝo Petro la 4-a de Aragono, tiu donis ilin al sia kortegano Garcia de Vera. Ili pasis iom poste al la senjorio de Molina de la familio Mendoza de Molina, grafoj de Priego, el la 15-a jarcento.

Terzaga ĉiam vivtenis sin el agrikulturo (kultivo de cerealo) kaj brutobredado (ĉefe de ŝafoj). La ekstremaj vintroj devigis la praktikadon de la transmigra brutobredado, trasirigante la gregojn laŭ la gregovojo kvenka al Sierra Morena.

Post la Hispana Enlanda Milito la loĝantaro falis el pinto en 1950 al 19, tio estis oni perdis loĝantojn pro diversaj tialoj: nome bataloj, prizono, politika persekutado, malsato ktp. Meze de la 20a jarcento la loĝantaro de multaj vilaĝoj de la regiono atingis pinton, kaj ankaŭ ĉe Terzaga, sed poste okazis elmigrado, senloĝigo kaj maljuniĝo de la loĝantaro ĉefe dum la 1960-aj kaj 1970-aj jaroj, kaj ankaŭ ĉe Terzaga kie oni falis al la nunaj 19.

Ekonomio[redakti | redakti fonton]

Agrikulturo kaj brutobredado tradicie. Pensioj de emerituloj. Turismo: preĝejo, popola arkitekturo kaj salejoj.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]