Tesalio (greke Θεσσαλία - Tesalía) estas historia pejzaĝo kaj moderna administra regiono de Grekio. Ĝi situas sude de la regiono Makedonio kaj norde de Meza Grekio. Okcidente ĝi limas al la nuna regiono Epiro (greke Ipiros).
La administra regiono havas areon de 14.036 km² kaj dum la jaro 2005 havis 760.714 loĝantojn. Administra centro de la regiono estas la urbo Lariso ("Larisa"), kiu dum la jaro 2004 havis 128.758 loĝantojn.
La regiono dividiĝas en kvar provincojn ("prefektujojn", νομοί - nomí):