Tesalio

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Administra regiono
Tesalio
Περιφέρεια Θεσσαλίας
Situo de la administra regiono Tesalio ene de Grekio
regiono de Grekio
Bazaj informoj
ŝtato: Grekio
areo: 14.036 km²
nombro de loĝantoj: 740.115 (2001)
loĝdenso: 52,73 loĝantoj po km²
administra centro: Lariso
provincoj (νομοί): 4
kodo laŭ normo ISO: GR-E
kodo laŭ normo NUTS: GR14
retpaĝo: www.thessalia.gr
vdr

Tesalio (greke Θεσσαλία - Tesalía) estas historia pejzaĝo kaj moderna administra regiono de Grekio. Ĝi situas sude de la regiono Makedonio kaj norde de Meza Grekio. Okcidente ĝi limas al la nuna regiono Epiro (greke Ipiros).

Geografio

La administra regiono havas areon de 14.036 km² kaj dum la jaro 2005 havis 760.714 enloĝantojn. Administra centro de la regiono estas la urbo Lariso ("Larisa"), kiu dum la jaro 2004 havis 128.758 enloĝantojn.

La regiono dividiĝas en kvar provincojn ("prefektujojn", νομοί - nomí):

  1. Lariso (administra centro Lariso)
  2. Magnisio (administra centro Volos, dum la jaro 2004 84.425 enloĝantoj)
  3. Trikalo (administra centro Trikalo, dum la jaro 1991 44.232 enloĝantoj)
  4. Kardico (administra centro Kardico, dum la jaro 1991 30.067 enloĝantoj)

Eksteraj ligiloj

greke oficialaj paĝoj de la regiono (en la greka kaj angla) greke pliaj informoplenaj paĝoj germanlingvaj pri Tesalio

la fortikaĵo de Trikalo
la baziliko de Volos

Koordinatoj: 39°30' norde, 22°0' oriente