Tesla, Inc.

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ĉefoficejo en Palo Alto, Kalifornio
Tesla Model S

Tesla Motors estas usona kompanio, kiu fabrikas elektrajn aŭtomobilojn, fondita de Martin Eberhard kaj Marc Tarpenning kaj estas financita de inter aliaj fondinto de PayPal, Elon Musk, en 2003.

La nomo venas de la fizikisto Nikola Tesla.

En 2006 ĝi prezentis la prototipon de elektra sportaŭto apud la flughaveno de Santa Monica por potencaj klientoj, la Tesla Roadster. La aŭto ne havas konvencian eksplodmotoron.

Pliposte la kompanio anoncis ke la produktado de la planitaj 100 aŭtoj estis tute elĉerpita. La aŭtoj parte estos produktataj ĉe la Lotus-fabriko en Hethel Britio.

Je la 26-a de marto 2009 Tesla Motors inaŭguris la Tesla Model S, prototipo de elektra sportsedano. La starto de la seriproduktado oni antaŭvidas en 2011.