Saltu al enhavo

Testamenta administranto

El Vikipedio, la libera enciklopedio

En heredjuro (d), testamenta administranto estas persono nomumita de herediganto aŭ jura instanco por efektivigi ties testamenton. La juraj reguloj pri testamenta administrado variegas laŭ landoj.

Germanujo

[redakti | redakti fonton]

Administranto kutime nomumiĝas de la herediganto en ties testamento aŭ en heredokontrakto. Alternative, administranto povas nomumiĝi de alia persono rajtigita de la herediganto, aŭ de heredotribunalo pro tiurilata dispono en la testamento. Heredotribunalo povas ankaŭ eksigi testamentan administranton, se malutilato petas tion pro grava kialo. En ĉiu okazo la heredotribunalo devas havigi atestilon de administranteco al la testamenta administranto.

La administranto efektivigas la testamentajn instrukciojn de la herediganto kaj administras procesojn pri la heredaĵo. La herediganto povas per speciala instrukcio taski la administranton per daŭra administrado de la heredaĵo por la heredantoj ĝis maksimume 30 jaroj.

Dum la daŭro de la plenumo de la testamento, la administranto havas ekskluzivan rajton pri la administrado. Li aŭ ŝi tamen ne rajtas fari donacojn aŭ aliajn senpagajn disponojn pri la heredaĵo. Ankaŭ memnegocado estas malpermesata, se la herediganto ne instrukciis alie. Dume, la heredanto ne rajtas uzi la heredaĵon, sed rajtas kontroli ĝian administradon. La administranto povas ricevi justaproporcian pagon, se la herediganto ne instrukciis alie.

Herediganto rajtas nomumi administranto kiun ajn li aŭ ŝi taksas taŭga. Kutime tiu estas fidata parenco aŭ amiko. Ekzistas ankaŭ profesiaj testamentaj administrantoj. Neniu aparta profesia trejnado postuliĝas. Iuj privataj organizoj donas atestilojn al profesiaj testamentaj administrantoj, sed la ŝtato ne kontrolas tion.

Unu aŭ pluraj testamentaj administrantoj povas nomumiĝi de herediganto. La administranto devas plenumi sian respondecon en tempo de maksimume du jaroj post la malfermo de la testamento. Li aŭ ŝi ne rajtas ricevi pagon, krom libervola rekompenco al liaj aŭ ŝiaj servoj.[1]

La rajtoj de testamenta administranto en Francujo estas multe pli limigitaj ol en aliaj landoj. La sola garantiata rajto estas la rajto kontroli kaj defendi la validecon de la testamento. Ne ekzistas internaciaj traktatoj por solvi konfliktojn inter franca kaj eksterlanda juro, ekzemple kiam eksterlandano testamentas kaj mortas en Francujo aŭ inverse, do la kortumoj devas decidi pri tiaj okazoj.[2].

Referencoj

[redakti | redakti fonton]
  1. L'exécuteur testamentaire : une désignation qui peut éviter des conflits, Sabine Haddad, 7-a de novembro 2016, alirita 20-an de novembro 2019)
  2. Boulanger, François. 1998. "Exécuteur testamentaire". En Répertoire de Droit International. [1]