Testamento de Baha'u'llah

El Vikipedio, la libera enciklopedio

La Testamento de Bahá'u'lláh, Profeto kaj fondinto de la Bahaa Kredo, estis malsigelita kaj legita publike naŭ tagojn post lia forpaso [1], kiu okazis la 29-an de majo 1892 (2-a de Dhi'l-Qa'dih 1309 p.H.) en lia Vilao de Bahjí apud la palestina urbo Akko ( 'Akká, nun en la norda parto de Israelo ).

Tiun testamenton sian Bahá'u'lláh propramane skribis, sigelis kaj transdonis al sia plej aĝa filo 'Abdu'l-Bahá' (arabe : "Servanto de Bahá' "), por ke ĝin li gardu ĝis lia forpaso. Tiun testamenton Bahá'u'lláh titolis "la Libro de Mia Interligo" (Kitáb-i-'Ahd), sia "plej grava epistolo", kaj la "Purpura Libro" [2].

En sia testamento Bahá'u'lláh elektis sian plej maljunan filon 'Abdu'l-Bahá' 'Abbás kiel la "Centron de sia Interligo" por gvidi la bahaan komunumon kaj kiel la unusolan interpretanton senararan de la siaj skribaĵoj. Jam en sia "Plej Sankta Libro" (Kitáb-i-Aqdas) [3] kaj en sia "Surao de la Branĉo" (Súriy-i-Ghuṣn) [4] Bahá'u'lláh elektis iun titolitan "la branĉo el tiu praa radiko potenca" por tia ofico, sed nur en sia testamento li klarigis, ke tiu-ĉi estas ja 'Abdu'l-Bahá titolita la "Plej Granda Branĉo" (Ghuṣn-i-A‘ẓam) de Bahá'u'lláh. [5]

Por la bahaanoj, la Interligo tiel estigita de Bahá'u'lláh havas neniun ekvivalenton en la pasintaj religioj, kaj garantias la daŭran protekton de la bahaa komunumo kontraŭ eventualaj skismoj.

Notoj[redakti | redakti fonton]

Bahaa Ortografio
Por klarigoj pri la transskribado de la nomoj arabaj kaj persaj per okcidentaj literoj, vidu la artikolon de Vikipedio titolitan:
« Bahaa ortografio ».
  1. "God passes by" de Shoghi Effendi, ĉapitro 14-a, paĝo 238-a
  2. "God passes by" de Shoghi Effendi, ĉapitro 14-a, paĝo 238-a / "purpura" estas referenco al la koloro de la ardanta arbeto de Moseo sur la monto Sinajo
  3. Kitáb-i-Aqdas ("Plej sankta Libro") de Bahá'u'lláh, versoj 105-a, 121-a kaj 174-a
  4. Súriy-i-Ghuṣn ("Surao de la Branĉo") de Bahá'u'lláh, en la franca lingvo
  5. Kitáb-i-'Ahd ("Libro de Mia Interligo") de Bahá'u'lláh, versoj 19-a ĝis-21-a

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  • Kitáb-i-Aqdas ("Plej Sankta Libro") de Bahá'u'lláh, en la lingvoj angla kaj franca
  • Kitáb-i-'Ahd ("Libro de la Interligo") de Bahá'u'lláh, en la lingvoj angla kaj franca
  • Súriy-i-Ghuṣn ("Surao de la Branĉo") de Bahá'u'lláh, en la franca lingvo
  • "God passes by" de Shoghi Effendi en la lingvoj angla, franca
  • "Le Covenant", kompilaĵo de tekstoj en la franca lingvo kun notoj far Nosrat Tirandaz ISBN 2950656358
Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.