Testamento de Lenin

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo

Vidu ankaŭ Testamentoj de Lenin


Politika testamento de Lenin estas la nomo de dokumento, verkita de Lenin en la lasta semajno de 1922 kaj unua semajno de 1923. En la testamento, Lenin proponas ŝanĝojn en la strukturo de la soveta registaro. Li do priskribis gvidantajn membrojn de la sovita ŝtato kaj sugestis removigon de Stalin el pozicio de la ĝenerala secretario de la Centra Komitato de la Soveta Komunista Partio.

Dokumenta historio[redakti | redakti fonton]

Lenin volis laŭtlegi la dokumenton en la 12-a Kongreso de la Rusia Komunista Partio, aranĝota en aprilo 1923. Fakte, post tria apopleksio de Lenin en marto de 1923, li paraliziĝis kaj ne kapablis paroli, la testamento estis sekrete ĉe sia edzino Nadeĵda Krupskaja, en espero de pliboniĝo de Lenin. Ŝi transdonis la leteron - post morto de Lenin en januaro de 1924 - al Centra Komitato kaj petis informigi la delegatojn pri tio dum la 13-a Partia Kongreso en majo de 1924.

La testamento de Lenin kritikis ĉiun membron de la t.n. triumvirato (Josif Stalin, Grigorij Zinovjev kaj Lev Kamenev) tiel ili ne rapidis informiigi pri tio. La testamento same kritikis ilian aliancanon Nikolaj Buĥarin kj ilian oponantojn Lev Trockij kaj Georgij Pjatakov. Sola praktika propono de la testamento estis la forigo de Stalin el pozicio de la ĉefsekretario.

La partianoj fakte neglektis la testamenton. La plena angla teksto estis publikigita eksterlande en New York Times en 1926. Oni publikigis la testamenton en la Sovetunio en 1956.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]