Tetiaroa

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Jump to navigation Jump to search
Teti'aroa
Tetiaroa from sky.JPG
Situo Pacifiko
Insularo Societa Insularo
Geografia situo 17° 0′ 0″ S, 149° 33′ 0″ U-17-149.55Koordinatoj: 17° 0′ 0″ S, 149° 33′ 0″ U
Situo de Teti'aroa
Areo 6 km²
bildo de insulo
v  d  r
Information icon.svg
Teti'aroa
Onetahi

Teti'aroa estas atolo en la alventa grupo de la Societa Insularo de Franca Polinezio, transmara kolektivumo de Francio en la Pacifika Oceano. Iam la feria loko por Tahitiaj reĝoj, la atolo estas vaste konata pro la aĉeto de ĝi fare de Marlon Brando.[1]

Geografio[redakti | redakti fonton]

Teti'aroa administracie estas parto de la komunumo (municipo) 'Ārue.

La atolo situas 53 km norde de Tahitio. Ĝi havas totalan surfacon de 6 km2; proksimume 585 ha da sablo dividita en 12 motuoj (insuletoj) kun variaj areoj. La laguno proksimume larĝas 7,1 km kaj profundas 30 m. Ĝi ne havas malfermaĵon en la rifo, pro tio aliro per boato preskaŭ ne eblas.

La insuletoj (aŭ motuoj), dekstrumen komencante de la sudokcidenta angulo, estas:

  1. Onetahi (kun flugstrio kaj loko de The Brando Resort)
  2. Honuea
  3. Tiaruanu
  4. Motu Tauvini (Tauini)
  5. Motu Ahurea (Auroa)
  6. Hiraanae
  7. Horoatera (Oroatera)
  8. Motu 'Ā'i.e.
  9. Tahuna Iti (preskaŭ nevidebla, inundita)
  10. Tahuna Rahi
  11. Reiono
  12. Motu One
  13. Rimatu'u (kun ornitologia rezervejo)

Referencoj[redakti | redakti fonton]

Waltzing with Brando by Bernard Judge

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]