Tetradraĥmo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Tetradraĥmo de Ateno de la jaro 490 a. K.

Tetradraĥma, ankaŭ nomata estatero, estis antikva greka monero ekvivalenta al 4 draĥmoj, kaj kun proksimuma pezo de 17 gramoj. Dum la Romia Imperio la tetradraĥmo estis la oficiala monero de Egipto kaj ekvivalentis al 1 denaro.

La atena tetradraĥmo de la 5-a jarcento a.K estis la plejofte uzata monero en la helena mondo ĝis Aleksandro la Granda. Sur ĝi aperis la profilo de Atena kun la kasko ĉe la averso kaj strigo en la reverso, kaj pro tio la tetradraĥmoj estis populare nomataj glàukai (γλαῦκαι), t.e. strigoj. La reverso de ĉi monero hodiaŭ aperas en la greka monero de 1 eŭro.