Tetramorfo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
La tetramorfo en kristana tradicio, sur kovrilo klunia.
Pritetramorfa fresko en unu el la monaĥejoj de Meteora en Tesalio.

Tetramorfo (en la antikva greka τετρα, (tetra = "kvar"), kaj μορφή, (morfé = "formo") estas ikonografia reprezentado konstituita el kvar elementoj [1] reiranta al simbologio de Proksima Azio.[2]

En la kristana tradicio kaj en la historio de arto, la termino "tetramorfo" estas kutime uzata por indiki la biblian imagaĵaron komponitan el kvar simboloj de la evangeliistoj - homo. leono. taŭro (bovido), ĉiuj alohavaj – depruntitan el vizio malnovtestamenta de profeto Ezekielo (1, 10) kaj el la priskribo novtestamenta de la "kvar kreaĵoj" (vivantaj estuloj) entenata en la Apokalipso de Johano (4, 7).[3]

Troviĝas arkeologiaj pruvoj ke antikvaj homoj dividis en kvar partoj la horizonton, [4] la spacon kaj ĝenerale iujn lokojn, kiel la templon, kaj ilin imagis provizitaj per apartaj karakterizoj kaj spiritaj kvalitoj ĉe unuopa kvarono. La elementoj identigantaj estis sekve asociitaj kaj “similigitaj” al mitaj kreitaĵoj, kiel la kâribu babilonaj kaj la sfinksoj de la egiptaj kaj grekaj.[5]

Astronomia kaj astrologia origino de la "erao de la Taŭro"[redakti | redakti fonton]

Tetramorfoj kaj similaĵoj troviĝas en la astrologio per kiu oni allaboris konceptojn,imagojn ktp, kiuj poste influis la simbolsistemon de la literaturaj kaj artaj verkoj rilatantajn la religiojn, ĉi tie pro tio estas almenaŭ sintezite aludate.

Trairo de la printempa ekvinocia punkto de la Ekliptiko dum la lastaj 6000 jaroj a.K. Hodiaŭ ĝi troviĝas en la konstelacio Fiŝoj). En 700 a.K. ĝi troviĝis proksime de konstelacio de laŜafo... ktp. La erao de la Taŭro daŭris ekde 4480 al 2320 a.K.

Laŭ Matilde Battistini,[6] la tetramorfo reprezentas la kvaruman subdividon de la tersurfaco en la Kardinalaj punktoj kaj la kvardisdivido de la ĉiela volbo en la konstelacioj de la Taŭro, de la Leono, de la Aglo-Skorpio kaj Akvisto (korespondantaj al la antikvaj pozicioj de la Suno dum la Solsticoj kaj dum Ekvinocioj. Tial la elementoj kiuj komponas la tetramorfon korespondas al la kvar konstelacioj de la Zodiako poziciitaj je 90º unu de la alia en kiuj leviĝis la Suno en la ekvinocioj kaj solsticoj, jam iujn jarmilojn antaŭ Kristo.

La tetramorfo estis tial reprezentata kiel mita besto. La korpo estis tiu de taŭro (identigita pro la krifoj) reiranta, pere de samnoma konstelacio, al la printempa ekvinocio.[7] La besto estis dotita per leona vosto kaj paro da aglaj aloj. Estis tiel reprezentitaj ankaŭ la somera solstico (kun la Suno leviĝanta en Skorpio-Aglo) kaj aŭtuna ekvinocio. Fine,la supra korpa parto kaj la vizaĝo aspektis homaj, por simboli la “Akviston kaj la vintran solsticon. [8]

Unu ĝia moderna reprezentado povas esti komprenata pere de la pentraĵo de Gustave Moreau en la sfinkso Edipo kaj la Sfinkso (1864).

Antropologoj kutime ligas tiujn zoormorfajn figurojn al travivitaj konceptoj de la fekundeco seksa kaj vegetala-arba.[9]

Egiptio kaj Mezopotamio[redakti | redakti fonton]

Gardisto de la pordego de la urbo Nimrud, Londono, British Museum.

En mezopotamia kaj en Antikva Egiptio reprezento de zoomorfaj monstraj figuroj estis komunaj ĉe multaj popoloj. Ekzemple, ĉe Hititoj uzis la birdon Grifon (leona korpo, aglaj kapo kaj aloj), similan al la egipta jerosfinkso. PLejofte tiuj figuroj estis aranĝitaj per du bestaj partoj kun, foje, aldono de homa kapo.

La origino de la tetramorfaj figuroj, male, troviĝas en Mezzopotamio, kie asiranoj-babilonanoj realigis la kâribu: estaĵoj kun homa kapo, leona korpo, taŭraj kruroj kaj aglaj aloj, kies statuoj estis poziciitaj antaŭ la enirejo kaj, eble, por gardi la templojn, bome la Lamassu, dum la shedu estis, male, starigitaj por defendi la palacojn. [10]

La funkcio de tiuj aranĝaĵoj povas esti hipotizata surbaze de jenaj du elementoj:

  • en Akada lingvo, "karābu" signifas[11] “beni” kaj “preĝi, devoti”. La figuroj, do, devas havi fizionomion bondezirantan aŭ signali la famon de la elstara proprietulo de la establo.
  • krome la kâribu ŝajnas sciigi siajn bondezirojn (aŭ disvastigi la famon de la princo) al "la kvar ventoj", nome ĉiudureten.

Tetramorfoj en hebreismo[redakti | redakti fonton]

La kvar tetramorfaj keruboj de la vizio de Ezekielo, ilustraĵo de 1702.

La tetramorfa ensceniĝo plej konata reiras al la Malnova Testamento, en kiu hebrea profeto Ezekielo (1, 10) dum la babilona ekzilo 593 a.K.[12]

Al li aperis “granda nubo, tute ĉirkaŭita de flagobrilo”; meze de la nubo kvar estaĵoj vivantaj alohavaj[13] kaj kvar vizaĝoj laŭforme de Homo, de Leono, de Bovo/Taŭro kaj de Aglo, identigitaj pliposte kun la Keruboj de la pasaĵo 10, 14: Kaj leviĝis la keruboj. Tio estis tiu kreitaĵo, kiun mi vidis ĉe la rivero Kebar.

La tetramorfaj estaĵoj estas poziciitaj ĉe la fundamenta bazo de volbo sur kiu apogiĝas la Trono de Dio, pri kies movoj li ŝajnas okupiĝantaj.

Escepte pro priskribaj diferencoj, tial, ilia simbola funkcio ŝajnas tro fora el tiu de la “Kâribu” asira-babilona:[14] ili signas la rezidejon de la “gravulo en la socio”.

De la tuta libro aperas ke Ezekielo estas ricevanta dian mesaaĝon transdonotan la la fidelularo; Tial li ne rajtas ŝanĝi ion dum la anonco kaj predikado: la mesaĝo ne esta adaptebla!

Tetramorfoj en kristanismo[redakti | redakti fonton]

Tetramorfo en la angla Libro de Kells.
Portalo de la katedralo de Burgos, Hispanio.

Ankaŭ en la libroApokalipso de Johano de la Nova Testamento surfaciĝas priskribo pri kvar vivantaj estaĵoj similaj el tiuj de la libro de Ezekielo (Ap 4, 7).[15] Tiukaze, tamen, ĉiu kreitaĵo havas la aspekton de unu sola besto kaj la aloj estas ses, simile al la Serafoj priskribitaj en Jesaja 6, 3. Ambaŭ vizioj (Ezekielo kaj Jesaja) estas antaŭprepara al la profeta investituro. La aŭtoro de la Apokalopso, vivinta analogan situacion, estigis kundandon de la simbola lingvaĵo de la du plejaltaj profetoj de la Malnova Testamento por enirigi en sian simbolismon aliron al ambaŭ. La kvar zoomorfaj ekreitaĵoj de la Apokalipso estis asociitaj al la kvar Evangeliistoj surbaze de iliaj similaĵoj, eĉ suprazaj, kun ili.

Surbaze de tiuj priskriboj kaj surbaze de la maniero per kiu unuopa Evangelio komencas sian rakonton, ili estas asociitaj al tiuj simboloj: [16]

  • Sankta Mateo estas bildigita kiel homo alohava (similigita al anĝelo: ĉiuj figuroj, fakte, estas flugilhava). La Evangelio laŭ Mateo estas tiu kiu pli ol la aliaj elstarigas la homecon de Kristo (la Filo de la Homo, kiel ofte li estas indikata). La teksto komenciĝas per la homa genealogia origino de Jesuo kaj, sekve, rakontas pri lia infanaĝo, substrekante do lian homan flankon.
  • Sankta Marko estas reprezentata per alohava leono. En lia Evangelio estas precipe rimarkataj la reĝeco, la forto, la majesteco de Kristo: aparte la nombraj mirakloj akcentas la aspekton de la venkanto de la malbono. Krome, estas ĝuste tiu Evangelio kiu rakontas pri la voĉo de Johano la Baptisto kiu, en la dezerto, leviĝas simile al rorado de leono (de leono, ĝuste, antaŭanoncante la alvenon de Kristo. Oni vidu ankaŭ la «Vox clamantis in deserto» (voĉo de la krianto en la dezerto).
  • Sankta Luko estas reprezentata per bovo alohava aŭ per bovido, simbolo de tenereco, mildeco kaj trankvilo, distingaj karakterizoj de tiu Evangelio pro la priskribita humaneco de Kristo rilate pekulojn kaj virinojn ktp.
  • Sankta Johano estas simboligita per aglo. Lia Evangelio, fakte, ŝvebas en teologiaj vizioj, kaj do ĝi estas kiu havas la vidon plej penetran. Oportunas la aglo do kiu flugas pli alte ol ĉiuj estaĵoj kaj, unika inter ĉiuj, povas vidi la sunon sen blindiĝi, aŭ rigardo al la ĉielo kaj al la Absoluto, al Dio. La johana Evangelio, fakte, startas per vortoj forte ŝarĝitaj je transcendeco: "(1, 1) En la komenco estis la Vorto, kaj la Vorto estis kun Dio, kaj la Vorto estis Dio.”

Krome “Laŭ Sankta Hieronimo la tetramorfo sintezas la tutecon de la kristana mistero: Enkarniĝo (la Homo alohava), Pasiono de jesuo Kristo (la Bovo), Resurekto (la Leono) kaj Ĉieleniro de Jesuo (la Aglo)»;[17]

La tetramorfo kiel kunaĵo de la kvar evangeliaj simboloj komune troviĝas precipe en la romanika skulpturo kaj aparte en la ikonografia repertuaro kiu karakterizas, precipe en Italio, la pupitrojn, el kiuj efektive estas legataj kaj predikataj la evangelio.

Bildaro[redakti | redakti fonton]

Tetramorfoj en la orientaj kulturoj kaj religioj[redakti | redakti fonton]

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. Cf. voce su Treccani.it.
  2. angle Cf. Pierre Grelot, The language of symbolism. Biblical theology, semantics, and exegesis, Hendrickson Publishers, 2006, p. 73. ISBN 1-56563-989-8; ISBN 978-1-56563-989-8. [http://books.google.it/books?id=BE8QAQAAIAAJ&q=%22whose+origin+is+to+be+found+in+neighboring+paganisms.%22&dq=%22whose+origin+is+to+be+found+in+neighboring+paganisms.%22&hl=it&sa=X&ei=yugZT7WEIIzc4QTO7_z9DA&ved=0CDIQ6AEwAA suu books.google.it.
  3. Vidu: Michel André Feuillet, |Lessico dei simboli cristiani, Roma, Arkeios, 2007 p. 118, id=ISBN 88-86495-88-9, ISBN 978-88-86495-88-2.
  4. angle Vidu: Clive L.N. Ruggles, Ancient astronomy. An encyclopedia of cosmologies and myth, 2005 id=ISBN 1-85109-477-6; ISBN 978-1-85109-477-6.
  5. angle Vidu: Emmeline Plunket, Calendars and Constellations of the Ancient World, Cosimo, 2005, id=ISBN 1-59605-414-X, ISBN 978-1-59605-414-1.
  6. M. Battistini, Simboli e Allegorie, Milano, Electa, 2002, p. 168. ISBN 88-435-8174-0, ISBN 978-88-435-8174-0.
  7. La babilona jaro komenciĝis kun la printempa ekvinocio, kiu korespondas al la aliro de la Suno en la konstelacion de la Taŭro.
  8. Sama aŭtorino kaj verko}, 2002. «La homo havis privilegian pozicion en la simbologio de tetramorfo ĉar li estis konsiderata la akso kaj la centro de la tuta kreado”.
  9. Vidu: ricorrenze "Il Risveglio del Fuoco Sacro Femminile", Milano, Libreria Esoterica, 2011. 11.
  10. Vidu: Marcel Leibovici e Livia Pietrantoni, Geni, angeli, demoni, Pordenone, Edizioni Studio Tesi, 1994, id=ISBN 88-272-1025-3; ISBN 978-88-272-1025-3. p. 85-87
  11. angle Vidu: Alice Wood, Of wings and wheels: a synthetic study of the biblical cherubim,|Berlino, Walter de Gruyter, 2008, id=ISBN 3-11-020528-9; ISBN 978-3-11-020528-2. p. 143.
  12. Vidu: Jan Laarhoven, Storia dell'arte cristiana,' Bruno Mondadori, 1999, Milano, p. 36, id=ISBN 88-424-9369-4; ISBN 978-88-424-9369-3. capitolo=Tetramorfo
  13. Vidu Louis Charbonneau-Lassay, Il Bestiario del Cristo, Roma, Arkeios, 1993, 265ss., ISBN 88-86495-02-1; ISBN 978-88-86495-51-6.
  14. Vidu: Manuela Canicattì, In Volo Con Gli Angeli, Lulu, 2008, id=ISBN 1-4092-3775-3; ISBN 978-1-4092-3775-4.
  15. kaj ronde ĉirkaŭ la trono kvar kreitaĵoj, plenaj de okuloj antaŭe kaj malantaŭe. 7 Kaj la unua kreitaĵo similis leonon, kaj la dua kreitaĵo similis bovidon, kaj la tria kreitaĵo havis vizaĝon kvazaŭ homan, kaj la kvara kreitaĵo similis aglon flugantan,
  16. Vidu: Guillaume Durand de Mende, Manuale per comprendere il significato simbolico delle cattedrali e delle chiese, Roma, Arkeios, 2ª ed. 1999, p. 60s. ISBN 88-86495-48-X; ISBN 978-88-86495-48-6.
  17. Angela Cerinotti, Atlante della storia della Chiesa. Santi e beati di ieri e di oggi. Vita di uomini e donne consacrati al prossimo, Colognola ai Colli, Giunti Demetra, 1999, p. 25. ISBN 88-440-1316-9; ISBN 978-88-440-1316-5.

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Aliaj projektoj[redakti | redakti fonton]

Commons [1]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]