Tecujasu Mitani

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Tetsuyasu Mitani)

Tecujasu MITANI (japane 三谷哲康, Mitani Tetsuyasu; 19272004) estis japana astronomo.

Ekde 1944 li laboris ĉe la Observatorio Kwasan de la Universitato de Kioto ; en la malfacilaj kondiĉoj de la sekvo de la dua mondmilito li fervore faris astrometriajn observojn de Plutono kaj de la malgrandaj planedoj.

En 1954, li estis la unua, kiu observis la revenon de la kometo 45P/Honda-Mrkos-Pajdušáková je ties unua perihelio post ĝia malkovro en 1948.

De 1957 ĝis 1960 li faris observojn de kaŝadoj por geodeziaj enketoj (Mapa Servo de la Usona terarmeo, Fora Oriento).

Minor Planet Center kreditas lin de la malkovro de la asteroido 1619 Ueta[1] la 11-an de oktobro 1953.

La asteroido 3289 Mitani[2] estis nomita en lia honoro.

Notoj kaj referencoj[redakti | redakti fonton]