Teucrium chamaedrys

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Jump to navigation Jump to search
Vikipedio:Kiel legi la taksonomionKiel legi la taksonomion
Nobla teŭkrio
nobla teŭkrio (Teucrium chamaedrys) floranta hundorozo
nobla teŭkrio (Teucrium chamaedrys) floranta hundorozo
Biologia klasado
Regno: Plantoj Plantae
Divizio: Angiospermoj Magnoliophyta
Klaso: Dukotiledonoj Magnoliopsida
Ordo: Lamialoj Lamiales
Familio: Lamiacoj Lamiaceae
Subfamilio: Ajugoideae
Genro: Teŭkrio Teucrium
Specio: T. chamaedrys
Teucrium chamaedrys
L.
Aliaj Vikimediaj projektoj
v  d  r
Information icon.svg

La nobla teŭkrio (Teucrium chamaedrys) estas planto el la familio de la Lamiacoj (Lamiaceae) el la genro de la Teŭkrio (Teucrium).

Priskribo[redakti | redakti fonton]

La planto estas duonarbusto kun stolonoj. La tigo estas 10 ĝis 30 cm alta, vertikala kaj en la suba parto lignigita, sube disbranĉita kaj harenhava. La folioj havas mallongajn petiolojn, preskaŭ sidantajn, ovalajn kaj kojnforme mallarĝigitajn foliplatojn. Je ĉiu flanko estas 4 ĝis 8 dentoj, kiuj havas ambauflanke harojn.

Floroj.

La floroj havas ĉ. 3 mm longajn petiolojn. La kaliko estas 6 ĝis 8 mm longa, kvinnombra kaj harenhava. La petioloj estas ĉ. 1 ĝis 1,5 cm longaj, rozeaj (malofte blankaj). La partofruktoj odoras arome. La kromosomo-nombro estas 2n = 60, 64 aŭ 96.[1]

Disvastigo[redakti | redakti fonton]

La nobla teŭkrio kreskas dise kaj ofte grupe en t.n. sunaj kalk-malfekundaj herbejoj kaj en maldensaj kverkaroj kaj pinaroj. En Mezeŭropo ĝi estas specio de la ordo Brometalia, kreskas ankaŭ kune kun Geranium sanguinei, Erik-pinio kaj Quercetalia pubescentis.[1] Ĝi ŝatas bazriĉajn, ekstreme nitrogenmalriĉajn grundojn kaj montras sekan grundon. Ĝi ŝatas varmon kaj lumon. En suda Germanujo ĝi kreskas relative ofte.

Ekologio[redakti | redakti fonton]

La teŭkrio nur lignigas ĉe la malsupra parto de la tigo (duonarbusto), ĝi estas rampanta planto. Ĝi toleras sekecon kaj havas radikojn ĝis profundeco de 1,2 m, ĝiaj folioj estas malfajnaj, kaj dum vintre verdaj. La tigoj estas harenhavaj. La planto enhavas multe da eteraj oleoj.

La kamerfruktoj estas en matura stadio ĉirkaŭitaj de dikblovita kaliko, kiu servas kiel ventokoridoro.

mallarĝfolia nobelteŭkrio (Teucrium chamaedrys subsp. germanicum)

Sistematiko[redakti | redakti fonton]

Jenaj subgenroj kaj varioj povas esti distingitaj[2] :

  • Teucrium chamaedrys subsp. albarracinii (PAU) RECH.f.: Ĝia hejmregiono estas Hispanujo kaj Francujo.[2]
  • Teucrium chamaedrys subsp. algeriense RECH.f.): Ĝi kreskas en Alĝerio.[2]
  • larĝfolia teŭkrio (Teucrium chamaedrys ssp. chamaedrys): Ĝi kreskas de Eŭropo ĝis Irano.[2]
  • mallarĝfolia Teŭkrio (Teucrium chamaedrys ssp. germanicum (F.HERM.) RECH.F.): Ĝi kreskas en Mezeŭropo .[2]
  • Teucrium chamaedrys subsp. gracile (BATT.) RECH.f.: Ĝi kreskas en Alĝerio kaj Maroko.[2]
  • Teucrium chamaedrys subsp. lydium O.SCHWARZ: Ĝi kreskas en Turkujo.[2]
  • Teucrium chamaedrys var. multinodum BORDZ.: Ĝi kreskas en okcidenta Transkaŭkazio.[2]
  • Teucrium chamaedrys subsp. nuchense (K.KOCH) RECH.f.: Ĝi kreskas en Kaŭkazio.[2]
  • Teucrium chamaedrys subsp. olympicum RECH.f.: Ĝia hejmregiono estas Grekujo.[2]
  • Teucrium chamaedrys subsp. pectinatum RECH.f.: Ĝi kreskas en Francujo kaj Italujo.[2]
  • Teucrium chamaedrys subsp. pinnatifidum (SENNEN) RECH.f.: Hejmregiono Hispanio, Balearoj, Korsiko kaj suda Francujo.[2]
  • Teucrium chamaedrys subsp. sinuatum (CELAK.) RECH.f.: Ĝi hejmiĝas en Turkio, Irako kaj norda Irano.[2]
  • Teucrium chamaedrys subsp. syspirense (K.KOCH) RECH.f.: ĝi hejmiĝas en sudokcidenta Turkio, norda Turkio, kaj Krimeo.[2]
  • Teucrium chamaedrys subsp. tauricola RECH.f.: Ĝi hejmiĝas de sudokcidenta Transkaŭkazio ĝis Sirio.[2]
  • Teucrium chamaedrys subsp. trapezunticum RECH.f.: Ĝi kreskas de la nordorienta Turkio ĝis la okcidenta Transkaŭkazio.[2]

Uzado[redakti | redakti fonton]

La nobla teŭkrio havas efikon kontraŭ malario kaj podagro.

Literaturo[redakti | redakti fonton]

  • Henning Haeupler, Thomas Muer: "Bildatlas der Farn- und Blütenpflanzen Deutschlands". Herausgegeben vom Bundesamt für Naturschutz Deutschland. Verlag Eugen Ulmer, Stuttgart 2000, ISBN 3-8001-3364-4
  • Werner Rothmaler: Exkursionsflora für die Gebiete der DDR und der BRD. Band 2: Gefäßpflanzen, 14. Auflage. Volk und Wissen, Berlin 1988, ISBN 3-06-012539-2
  • Otto Schmeil, Jost Fitschen, Werner Rauh: Flora von Deutschland und seinen angrenzenden Gebieten. 84. Auflage. Quelle & Meyer, Heidelberg 1968.
  • Urania Pflanzenreich. Band 3: Blütenpflanzen 1, 1. Ausgabe. Urania-Verlag, Leipzig 1991, ISBN 3-332-00367-4.
  • Urania Pflanzenreich. Band 4: Blütenpflanzen 2, 1. Ausgabe. Urania-Verlag, Leipzig 1994, ISBN 3-332-00497-2.
  • Ingrid und Peter Schönfelder: Das neue Handbuch der Heilpflanzen, Franckh-Kosmos Verlagsgesellschaft, 2011, ISBN 3-440-09387-5
  • Ruprecht Düll, Herfried Kutzelnigg: Taschenlexikon der Pflanzen Deutschlands und angrenzender Länder, 7. Auflage, Quelle & Meyer-Verlag, 2011, ISBN 978-3-494-01424-1

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. 1,0 1,1 Erich Oberdorfer: Pflanzensoziologische Exkursionsflora für Deutschland und angrenzende Gebiete. Unter Mitarbeit von Angelika Schwabe, Theo Müller. 8., stark überarbeitete und ergänzte Auflage. Eugen Ulmer, Stuttgart (Hohenheim) 2001, ISBN 3-8001-3131-5, paĝo 795.
  2. 2,00 2,01 2,02 2,03 2,04 2,05 2,06 2,07 2,08 2,09 2,10 2,11 2,12 2,13 2,14 2,15 Rafaël Govaerts (Hrsg.): Teucrium chamaedrys - Datenblatt bei World Checklist of Selected Plant Families des Board of Trustees of the Royal Botanic Gardens, Kew. Zuletzt eingesehen am 13. Februar 2016.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]