Teufelsstein (Haardt)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Teufelstein
montomonteto
Alteco 317 m
Situo Palatinata arbaro; Rejnlando-Palatinato; Germanujo
Montaro Haardt
Geografia situo 49° 28′ N, 8° 9′ O (mapo)49.47018.1484Koordinatoj: 49° 28′ N, 8° 9′ O (mapo) f4
Teufelstein (Rejnland-Palatinato)
Teufelstein (Rejnland-Palatinato)
DEC
Teufelstein
Teufelstein
Situo de Teufelstein
Map
Teufelstein
vdr

Teufelsstein (tradukita: diabla ŝtono) estas la nomo de 317 m alta monto en la Haardt apud la palatinata distrikturbo Bad Dürkheim en la germana federacia lando Rejnlando-Palatinato. Sur ĝia pinto estas monolito, kiu pro siaj prilaborspuroj servis verŝajne kiel kultobjekto.

Geografio[redakti | redakti fonton]

La monto, kiu apartenas al la masivo de la 487 m alta Peterskopf, situas norde de la elfluo de la rivero Isenach el la Palatinata arbaro. De sia arbarkovrata pinto oni havas bonan rondrigardon trans la Rejna ebeno, trans la Palatinata arbaro kaj la Haardt, la orienta rando de la Palatinata arbaro.

La suda antaŭmonto, kiu ankaŭ apartenas al la masivo de la Peterskopf estas la 300 m alta Kästenberg (palatinate por kaŝtanmonto), havas restojn de Heidenmauer, granda kelta setlejo kun 2,5 km longa ringmuro, kiu konstruiĝis ĉ. 500 a. K., kaj la romia ŝtonminejo Kriemhildenstuhl, kiu funkciis ĝis en la 4a jarcento.

Nomo[redakti | redakti fonton]

La Teufelsstein, 2,5 m alta kaj 4 m larĝa monolito sur la samnoma monto, havas 5 enĉizitajn ŝtupojn, kiuj gvidas supren. Tie troviĝas muldilon, kiu verŝajne servis kiel oferpelvo por relegiaj ritoj de la keltoj. Krome la roko havas diversajn simbolojn, kiu estis el diversaj tempoj: krom la sunradojn, runojn kaj romiajn ciferojn kaj kelkajn signojn el la 12a kaj 13a jarcentoj. Lau malnovaj priskriboj antaŭe devus esti videblaj du skizitaj homaj figuroj kaj aliaj engravuritaj figuroj, kiuj intertempe estas veterdisfalitaj aŭ intence forigitaj.[1]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. http://www.pfalz-bild.de/html/teufelsstein.html Arkivigite je 2009-09-30 per la retarkivo Wayback Machine. pfalz-bild.de "Der Teufelsstein bei Bad Dürkheim"