Saltu al enhavo

Texaco

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Texaco
negoco • entrepreno • ĉeno de benzinejoj • varomarko vd
Dum 1901 - 2001
Fondintoj Joseph Stephen Cullinan • Walter Benona Sharp • Arnold Schlaet vd
Sidejo Sankta Rajmondo
Lando Usono
Agokampo naftotergasopetrola produkto
Posedata de Chevron vd
Posedataj kompanioj SS Ohio vd
TTT Oficiala retejo
vdr

Texaco (plennome Texaco, Inc. ("The Texas Company")) estis usona naftokompanio kiu kuniĝis kun Chevron Corporation en 2001 por formi ChevronTexacon.[1]

Ĝi specialiĝas pri la esplorado, produktado kaj rafinado de nafto kaj tergaso, same kiel la produktado de petrolkemiaĵoj. Ĝi ankaŭ faras esploradon pri alternativaj energifontoj. Ĝi produktas nafton kaj tergason rekte kaj per reto de filioj kaj asociitaj kompanioj en Usono kaj 16 aliaj landoj. Ĝi havas distribuan reton en 150 landoj.[2]

Fondita en Beaumont, Teksaso, en 1902, la stelo unue aperis sur la emblemo de Texaco en 1903, kiam 19-jaraĝa itala rafinejlaboristo sugestis uzi la kvinpintan Teksasan simbolon. Li poste aldonis verdan "T" - kolorskemon, kiun li verŝajne pruntis de la itala flago. Kun la tempo, la emblemo evoluis. La kompanio akiris novajn markojn, kiel ekzemple Havoline Oil, kiam ĝi akiris la Indian Refining Company en 1931.

La nuna versio de la Texaco-stelo kaj moderna benzinstacio-dezajno estis kreitaj en 1981.

En 2001, Texaco kaj Chevron kuniĝis por formi Chevron-Texaco. Baldaŭ poste, ili aldonis purigilon nomatan Techron al ĉiu benzingrado vendita de la kompanio.[3]

Referencoj

[redakti | redakti fonton]
  1. Chevron fuel brands and stations on Chevron website (retr. 2022-6-11)
  2. About Texaco | Texaco (US). Alirita 2025-05-03 .
  3. About. Arkivita el la originalo je 2016-10-15. Alirita 2018-04-09 .

Eksteraj ligiloj

[redakti | redakti fonton]