Teófilo Braga

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Teófilo Braga
(1843-1924)
portugala verkisto kaj historiisto
portugala verkisto kaj historiisto
Persona informo
Teófilo Braga
Joaquim Teófilo Fernandes Braga
Naskonomo Joaquim Teófilo Fernandes Braga
Naskiĝo 24-a de Februaro 1843
en Ponta Delgada, Acoroj, Portugalio
Morto 28-a de Januaro 1924
en Lisbono, Portugalio
Tombo Church of Santa Engrácia vd
Lingvoj portugala vd
Ŝtataneco PortugalioReĝlando Portugalio vd
Alma mater fakulato pri juro de la Universitato de Koimbro vd
Partio Portuguese Republican Party vd
Subskribo Teófilo Braga
Profesio
Okupo antropologo • politikistodramaturgofilozofo • universitata instruisto • poeto • verkisto vd
Verkado
Verkoj Bocage: his life and literary epoch vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Joaquim Teófilo Fernandes Braga (Ponta Delgada, Acoroj, 24 de februaro 1843Lisbono, 28 de januaro 1924) estis politikisto kaj verkisto de Portugalio. Lia debuto okazis en 1859, kiam li publikigis la libron Folhas Verdes (Verdaj folioj). Teófilo Braga elgradiĝis pri juro en Universitato de Koimbro. En 1865 li kaj Antero de Quental polemikis kontraŭ la prestiĝa poeto Castilho, okazaĵo kiam stariĝis la portugala literatura realismo. Post transloĝiĝo al Lisbono, en 1872, li instruis literaturon en la beletra kurso de la lisbona universitato. Li malavare verkis pri literatura historio, etnografio, poezio, fikcia prozo, eseo kaj pozitivisma filozofio.

Politika agado[redakti | redakti fonton]

Ekde 1878, jaro kiam li kandidatis al la ĉambro de deputitoj, li sin dediĉis al la politiko. Li partoprenis en diversaj rangoj de Respublika Partio.

En la 28-a de aŭgusto 1910 Teófilo Braga elektiĝis kiel deputito de Lisbono. Oktobre de la sama jaro li fariĝis prezidanto de la provizora registaro. En 1915 la portugala parlamento elektis lin kiel prezidanton de la respubliko. Tiu mandato daŭris de la 29-a de majo ĝis la 5-a de oktobro 1915.

Verkoj[redakti | redakti fonton]

Poezio[redakti | redakti fonton]

  • Visão dos Tempos (1864)
  • Tempestades Sonoras (1864)
  • Torrentes (1869)
  • Miragens Seculares (1884)

Fikcio[redakti | redakti fonton]

  • Contos Fantásticos (1865)
  • Viriato (1904)

Eseo[redakti | redakti fonton]

  • As Teocracias Literárias -­ Relance sobre o Estado Actual da Literatura Portuguesa (1865)
  • História da Poesia Moderna em Portugal (1869)
  • História da Literatura Portuguesa [Introdução] (1870)
  • História do Teatro Português (1870 - 1871)
  • Teoria da História da Literatura Portuguesa (1872)
  • Manual da História da Literatura Portuguesa (1875)
  • Bocage, sua Vida e Época (1877)
  • Parnaso Português Moderno (1877)
  • Traços gerais da Filosofia Positiva (1877)
  • História do Romantismo em Portugal (1880)
  • Sistema de Sociologia (1884)
  • Camões e o Sentimento Nacional (1891)
  • História da Universidade de Coimbra (1891 - 1902)
  • História da Literatura Portuguesa (1909 - 1918)

Antologioj kaj kolektaĵoj[redakti | redakti fonton]

  • Antologias: Cancioneiro Popular (1867)
  • Contos Tradicionais do Povo Português (1883)

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]