Sur GR

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Tgacrest)
- La mallongigo GR en Sur GR staras por la svisa Kantono Grizono. Por aliaj signifoj de la nomo vidu sub Sur..

Sur
Blazono de Sur
Sur
former municipality of Switzerland • vilaĝo
Kantono Grizono
Distrikto Albulo
Komunumaro Surses
Koordinatoj  46° 31′ 19″ N 9° 37′ 48″ O / 46.52194 °N, 9.63000 °O / 46.52194; 9.63000 (mapo)Koordinatoj: 46° 31′ 19″ N 9° 37′ 48″ O / 46.52194 °N, 9.63000 °O / 46.52194; 9.63000 (mapo)
Nombro de loĝantoj 97
Areo 23,22 km²
Alteco 1530 m super marnivelo
Poŝtkodo 7456
Komunumkodo 3540
Mapo de Sur

Sur (en la romanĉa lingvo Sour) estas komunumo de la komunumaro Surses kaj la distrikto Albulo en Kantono Grizono, Svislando. Ĝi havis 97 loĝantojn je la 31-a de decembro 2009.

Geografio[redakti | redakti fonton]

Sur situas en la Valo de Surses ĉe la orienta flanko de la rivero Julio norde, malsupre de la Lago de Marmorera. Al sur apartenas krom la vilaĝo Sur mem la vilaĝetoj Furnatsch kaj Tgacrest kaj la Alpopaŝtejo Flix sur alteco de 2000 m s.m. La plej alta punkto de la komunumo estas kun alteco de 3397 m s.m. la monto Piz Calderas. En la 18-a jarcento Alpopaŝtejo Flix estis tutjara valza vilaĝo, nutempe ĝi estas nur somera setlejo. Sur la alpopaŝtejo situas la pitoreska montarlageto Lago Blos.

Najbaraj komunumoj[redakti | redakti fonton]

La komunumo Sur limas en nordo al Tinizong-Rona, en oriento al Bever, en sudoriento al Bivio, en sudo al Marmorera, kaj en okcidento al Mulegns.

Trafiko[redakti | redakti fonton]

Tra Sur pasas la grava kantona ĉefvojo n-ro 3, kiu kondukas de Koiro tra Lenzerheide, Tiefencastel kaj la Juliopasejo al Engadino. Al la publika transportreto la komunumo estas konektita per la poŝtaŭtolinio de Tiefencastel al Bivio kaj pluen tra la Juliopasejo al Sankt-Maŭrico.

Lingvoj[redakti | redakti fonton]

La plimulto de la loĝantaro parolas la romanĉan lingvon, nome ties surmiranan dialekton. Tamen ankaŭ en Sur la elcentaĵo de germanlingvanoj dum la lastaj jardekoj forte kreskis. En la jaro 1980 83,93% de la loĝantaro parolis la romanĉan. Okaze de la popolnombrado de la jaro 2000 ankoraŭ 77,21% parolis kiel ĉeflingvo la romanĉan, dum 21,51% parolis la germanan kaj 3,23 % la italan.

En marto 2006 kiel unua komunumo decidis en baloto, ke la instrulingvo en la lernejo estu la grizonromanĉa.

Vidindaĵoj[redakti | redakti fonton]

Supre de Furnatsch aliflanke de la Juliopasejvojo sur monteto situas la Turo Spliatsch, kiun konstruis en la 13-a jarcento la Senjoroj de Marmels.

Historio[redakti | redakti fonton]

Jam dum la romia epoko romia armevojo kondukis tra Sur. En la 13-a jarcentoj la Senjoroj de Marmels konstruis la Turon Spliatsch. En la 14-a jarcento en Sur setlis valzoj. Sur la Alpopaŝtejo Flix setlis valzoj en la 17-a jarcento. Pro peŝtoepedemio granda parto de la valzoj formortis, la ceteraj integriĝis en la vilaĝo kaj romanĉiĝis. El la tutjara setlejo valza sur la Alpopaŝtejo Flix tial fariĝis somersetlejo. Atestilo historia estas la kapelo Son Roc sur la alpopaŝtejo. [1]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

  • Aliaj signifoj de Sur

Notoj kaj referencoj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Bildoj[redakti | redakti fonton]