Théodore Géricault

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Théodore Géricault by Alexandre Colin 1816
La floso de la Meduzo, Théodore Géricault, 1819 , oleo sur tolo, 491 x 717 cm, Muzeo de la Luvro, Parizo.

Jean-Louis André Théodore Géricault, konata kiel Théodore Géricault, en esperanto Teodoro Ĝerikaŭo[1] (Rueno, Francio, 26 de septembro de 1791 - Parizo, 26 de januaro de 1824), estis franca pentristo. Li estas grava ekzemplo de romantika artisto kaj havis vivon mallongan kaj ŝtorman, kio kialis diversajn mitojn.

Vivo kaj arta eduko

Li naskiĝis en riĉa familio de Rueno; Géricault studis en la atelieroj de la pentristoj Carle Vernet (kie li ekkonis lian filon Horace) kaj Pierre Guérin antaŭ enskribiĝi la 5an de februaro de 1811, ĉe la Lernejo de Belartoj de Parizo. Lia unua granda verko, Oficiro de ĉasistoj dum ŝarĝo, montrita en la Salono de Parizo de 1812, rivelis la influon de la stilo de Rubens kaj intereso pri la reprezentado de samtempa afero. Tiu junaĝa sukceso, ambicia kaj monumenta, estis sekvata de ŝanĝo de direkto:

Dum la sekvontaj jaroj Géricault produktis serion de etaj pentraĵoj de ĉevaloj kaj kavaliroj.[2] Li ekspoziciis la Vundita Kirasulo en la Salono de 1814, verko pli prilaborita kaj malpli bone ricevita.[2]

En la sekvontaj du jaroj li sekvis personan memdevigon de konstruo kaj komponado de figuroj, dum evidentiĝis persona emo por dramo kaj esprimopleno. [3]

La frenezulino, 1822-1828, oleo sur tolo, 72 × 58 cm, Muzeo de Belartoj de Liono.

Post malsukceso en la konkurso de la granda premio de Romo, decidis veturi al Italio je sia propra konto. Li impresiĝis antaŭ la pentristoj de la itala Renesanco, ĉefe antaŭ Mikelanĝelo, aŭ la flandra Rubens. Tiu vojaĝo al Florenco kaj Romo (1816-17), provokita parte pro deziro fuĝi el romantika amafero kun sia onklino,[4] renaskigis sian miron al Mikelanĝelo.

La propra Romo inspiris al li la preparon de monumenta pentraĵo, la Ĉevalkuro Barberi, verko de epika kompono kaj abstrakta temo kiu promesis esti «tute sen paralelo en sia epoko».[5] Finfine, Géricault neniam finis la pentraĵon kaj revenis en Francion.

Ekde la komencoj de sia kariero, Géricault montris kvalitojn kiuj distingigas klare de la klasikismaj pentristoj de la skolo de Jacques-Louis David: fakte, li preferis trakti temojn de la ĉiutaga vivo, suprenigante ilin al la kategorio de heroaj faroj. Montrinte la malesperon kaj la suferon de la homoj, li iĝis tuj la plej fama romantika pentristo, sed pro sia stilsendependeco kaj karaktero malobea, Géricault restas ĉiam for de la grandaj oficialaj mendoj, ĝenro kiu ja allogis al Delacroix.

Géricault realigis inter 1821 kaj 1824, serion de pentraĵoj kun modeloj de frenezuloj aŭ maniuloj, el personoj zorgitaj en la azilo de la alienisto Jean-Étienne Esquirol. Per tiu serio li klopodis katalogi esprimojn de frenezo..[6]

Suferanta dolorplenan malsanon, eble ostokancero, Géricault vivis siajn lastajn jarojn sen kapabli pentri grandajn pentraĵojn. Li produktis kelkajn litografiojn kun helpo de la metiisto Eugène Lami.

Verkoj

Pentraĵoj

Notoj

  1. Fonto: Kiel traduki okdek franclingvajn vortojn kaj Kiel esperantigi proprajn nomojn (2011), P208
  2. 2,0 2,1 Eitner, paĝo 2, 1987.
  3. Eitner, paĝo 3, 1987.
  4. Lüthy, Hans: "The Temperament of Gericault", Theodore Gericault, paĝo 7. Salander-O'Reilly, 1987. En 1818 Alexandrine-Modeste Caruel naskis lian filon.
  5. Eitner, paĝoj 3-4, 1987.
  6. Maneyre-Dagen, N., Leer la pintura, Spes Editorial, S.L., 2005. ISBN 84-8332-598-5. paĝo 148