Théodore Monod

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Théodore Monod
Famous French scientist, Théodore Monod, in the Sahara Desert, 1967.jpg
Monod en Saharo, 1967
Naskiĝo la 9-an de aprilo 1902
Naskiĝloko Rouen
Mortodato la 22-an de novembro 2000
Mortoloko Versajlo
Nacio Flago-de-Francio.svg Francio
v  d  r
Information icon.svg

Théodore André Monod (naskiĝis la 9-an de aprilo 1902 en Rouen, mortis la 22-an de novembro 2000 en Versajlo), estis franca sciencisto, naturalisto, esploristo, fakulo pri dezertoj, erudiciulo kaj humanisto. Li estis unu el la plej grandaj specialistoj pri dezertoj, aparte Saharo, de la 20a jarcento. “Multaj el liaj 1200 publikaĵoj estas konsiderataj kiel referencaj verkoj“. [1].

Laŭ Jean Dorst, biologiisto, ornitologo, membro de la Akademio de sciencoj, Théodore Monod “estis pli ol naturalista sciencisto kun ĉiam atentema scivolemo. Li estis humanisto en la vera senco de la vorto, pensulo, filozofo kaj teologiisto. “ [2].


Biografio[redakti | redakti fonton]

Théodore Monod estis filo de Wilfred Monod, longtempe pastro de la Protestanta templo de l'Oratoire du Louvre en Parizo, fondinto de la Fraternité spirituelle des Veilleurs [3], kaj de Dorina Monod, lia kuzino, vendeanino naskiĝinta en Mouilleron-en-Pareds.

Li estis frato de Maximilien Vox (laŭ vera nomo: Samuel William Théodore Monod), gravuristo, grafisto, desegnisto, ilustristo, eldonisto, ĵurnalisto, kritikisto pri arto, teoriisto kaj historiisto pri literoj kaj pri la franca tipografio, onklo de la anglologo Sylvère Monod kaj de la universitatano kaj famulo de la teatro Richard Monod. Théodore Monod havis parencajn ligilojn kun Jacques Monod (1910-1976), biologo, kemiisto, Nobelpremiito pri medicino 1965, Jérôme Monod (nask. en 1930), politikisto, kaj Jean-Luc Godard (nask. en 1930), filmisto [4].

Théodore Monod estis direktoro de la Franca Instituto de Nigra Afriko [5], profesoro en la Nacia Muzeo de Natura Historio [6] en Parizo, membro de la Akademio de transmaraj sciencoj [7] en 1949, de la Marista Akademio [8] en 1957, kaj de la Akademio de sciencoj [9] en 1963.

Li komencis sian karieron per esploroj pri la monaĥfokoj ĉe Blanka Kabo (Ras Nuadibu), duoninsulo dispartigita inter Maŭritanio kaj Okcidenta Saharo, kaj turnis sin rapide al observado de la dezerto de Saharo, kiun li trairis dum pli ol sesdek jaroj dromedare aŭ piede por serĉi mitan meteoriton. Tion farante, li malkovris multajn neolitikajn situojn kaj vegetalajn speciojn el kiuj kelkaj ricevis lian nomon.

En 1948, kun Auguste Piccard, en Atlantiko, fore de Dakaro, li faris unuan eksperimentan maresploradon en profundeco de 25 metroj per batiskafo FNRS II [10]. Posta provo estis pli sukcesa, sed sen li.

En Essouk, Malio, li malkovris skeleton de “Asselar Homo“ de la neolitika periodo (ĉirkaŭ 6500 jaroj), kies kranio atestas negroidajn trajtojn.

En Senegalo, li kunlaboris kun Armand-Pierre Angrand, esploristo kaj iama urbestro de Gorée kaj Dakaro, kiu faris antaŭparolon por lia libro "Manuel français-wolof" (Lernolibro franca-volofa).

Scivolemo pri la mondo[redakti | redakti fonton]

Infanaĝe, Monod pasiiĝis por ĉio, kion la naturo donas, nesatigeble legis kaj provizis siajn revojn je malkovroj. Post studoj pri naturaj sciencoj kaj oceanografia misio, li eniris, en 1922, en la Muzeon pri natura historio kiel asistanto. Dum li laboris en Maŭritanio, li eksentis la alvokon de la dezerto, kiu komenciĝas proksime de la marbordo de tiu lando. Ŝanĝiĝis lia vivo: li fariĝis "frenezulo" de la dezerto.

Dum la jaroj 1920, li multe laboris en Afriko. En 1927, li estis elektita por partopreni en scienca ekspedicio tra Saharo, de Alĝero ĝis Dakaro tra Timbuktuo. Dum tiu unua ekspedicio, li kolektis amason da specimenoj de plantoj kaj mineraloj, kiuj okupos lin dum multaj jaroj en la Muzeo pri natura historio. Multon li notis pri geologio, toponimio, pri flaŭro kaj faŭno. En 1928-1929, li edziĝis kun Olga Pickova, juna ĉeĥdevena judino, kaj estis alvokita por soldatservi; tion li iom timis, ĉar li estis kontraŭmilitaristo kaj pacisto. Postenigita en sahara trupunuo, li profitis el tio por daŭrigi sian esploradon.

En 1934, li foriris por Chinguetti, norde de Maŭritanio, por serĉi misteran meteoriton, kiu estos unu el la esploroj de la fino de sia vivo. Li iris ankaŭ esplori Tanezrouft, t.e. unu el la tiam ankoraŭ nekonataj dezertaj zonoj de Saharo, kiu etendiĝas sur ĉirkaŭ 400 km de nordo al sudo kaj kiu situas parte en Malio kaj Alĝerio.

En 1938, li instaliĝis kun sia familio en Dakaro, kie li estis mobilizita en 1939 en Ĉadio. De oktobro 1940 ĝis oktobro 1941, post reveno al Dakaro, per radiofoniaj kronikoj, li aktivis kontraŭ la kunlaborado kun la registaro de Vichy, kiun gvidis marŝalo Philippe Pétain de 1940 ĝis 1945, kaj kontraŭ nazia rasismo. Tiuj kronikoj ĉe Radio Dakaro estis libroforme kolektitaj en 1942 en "L'Hippopotame et le Philosophe'". En tio li defendis siajn antirasistajn, pacistajn kaj ekologiistajn opiniojn, kiujn cenzuris la registaro de Vichy. Li animis grupon ligita al Libera Francio [11] kaj akceptis De Gaulle en 1944. Sed lia patro, restinta en Francio, mortis en la sama periodo, kaj ĉiuj membroj de la familio de lia edzino estis deportitaj. Neniu el ili revenis.

Théodore Monod parolanta kun arkeologoj en la dezerto de Saharo, en Maŭritanio, 1967.

Ĉar li kontentiĝis per malmulto por pluvivi, escepte eltenema, li trairis multfoje la dezerton en la jaroj 1950-1960. Multajn ekspediciojn li prefere faris ne dromedare, sed piede. En 1954, li trairis en Maŭritanio kaj Malio 900 km sen akvoprovizebleco.

Tiun periodon markis la amikeco, kiun li ligis kun Louis Massignon, granda orientalisto kaj humanisto, disĉiplo de Gandhi por neperforto. El tio estiĝis riĉa kaj fruktodona dialogo inter ambaŭ. Alia granda amikeco de Monod estis tiu, kiun li havis kun la malia verkisto Amadou Hampâté Bâ.

En la jaroj 1960, ĉiam fidela al siaj engaĝiĝoj, li manifestaciis kontraŭ la milito de Alĝerio. Poste, ĉiam dediĉante sin al siaj laboroj kaj al vojaĝoj, ĉiujare, inter la 6a kaj la 9a de aŭgusto (datrevenoj de la atombombardoj de Hiroshima kaj Nagasaki), antaŭ la strategia militbazo de Taverny, kie troviĝas subtera komandejo de la franca nuklea forto, li proteste fastis kontraŭ la nuklea armilo.

Laboristo de la scienco kaj de la naturo dum preskaŭ 70 jaroj, li abrupte kaj malfrue famiĝis komence de la jaroj 1990, sekve de televida reporteraĵo dediĉita al li en 1993.

En 1995, li partoprenis en ekspedicio en Jemeno kaj, antaŭ ol komplete perdi la vidkapablon, li vidis lastfoje Saharon en 1996, 94-jara. Blinda, 97-jara, okaze de la 54a datreveno de la eksplodo de la unua atombombo en Hiroŝimo, li fastis dum tri tagoj antaŭ la bazo de Taverny, [12].

Li dediĉis la finon de sia vivo por akordigi sian kristanan kredon kun sia humanista batalo por la homa digno.

Antropologo, lingvisto, oceanografo, iama specialisto ĉe "Le Monde" pri ĉirkaŭmedio, Roger Cans diris pri li: “Oni vidis lin paŝi en la unua vico de la manifestaciantoj, kiuj protestis kontraŭ la atombombo, apartismo, socia flankenlaso. Li aktivis kontraŭ ĉio, kio, laŭ li, minacas aŭ malnobligas la homon : milito, toreado, ĉasado, alkoholo, tabako, perforto kontraŭ humilaj homoj. Lia kredo: respekti la vivon sub ĉiuj ĝiaj formoj.

Théodore Monod estis ankaŭ prezidanto de la scienca komitato ProAnima (france, angle), kiu aktivas por scienco kun konscienco, kontraŭ animala eksperimentado. Tiun funkcion li okupis ĝis sia malapero.

Engaĝita humanisto[redakti | redakti fonton]

Naturalisto pro kleriĝo, sed ankaŭ pro konvinko, Théodore Monod estis antaŭtempa ekologiisto. Tamen li ne pro tio apartigis homecon el siaj zorgoj kaj lokigis ĝin en la ĉefa loko inter siaj pensoj kaj agadoj. Dum la dua duono de la 20a jarcento, li partoprenis en movadoj kontraŭnukleaj, kontraŭmilitaristaj, neperfortaj, de defendo de la homaj rajtoj, de la bestoj (li estis vegetarano), [13] engaĝita kontraŭ toreado, ĉasado, vivosekcado, ktp) kaj por la vivo.

Théodore Monod estis protestanto el liberala tendenco, unitarista, ano de la paroĥo Oratoire du Louvre, en Parizo.

Du genroj kaj tridek-kvin vegetalaj specioj, ok genroj kaj 130 animalaj specioj estas nome dediĉitaj al Théodore Monod.

Distingaĵoj, funkcioj[redakti | redakti fonton]

  • Grand officier de la Légion d’honneur / Granda Oficiro de la Honora Legio.
  • Commandeur des Palmes académiques / Komandoro de la Palmordeno.
  • Membre de l’Institut (Académie des Sciences) depuis 1963 / Membro de la Instituto — Akademio de sciencoj ekde 1963.
  • Membre de l’Académie de Marine / Membro de la Marista Akademio.
  • Membre de l’Académie des Sciences d’Outre-Mer / Membro de la Transmara Akademio de sciencoj.
  • Membre de nombreuses Académies étrangères / Membro de multaj eksterlandaj akademioj.
  • Directeur de l’Institut fondamental d’Afrique noire (Dakar) de 1938 à 1965 / Direktoro de la Fundamenta Instituto pri Nigra Afriko, Dakaro, de 1938 ĝis 1965.
  • Professeur au Muséum et Directeur du laboratoire des Pêches Outre-mer du Muséum de 1942 à 1973 / Profesoro en la Muzeo pri naturaj sciencoj kaj direktoro de la laboratorio de la fiŝkaptadoj.
  • Professeur et Doyen de la Faculté des Sciences de Dakar (1957-59) / Profesoro kaj Dojeno de la Fakultato pri sciencoj de Dakaro (1957-59).
  • Membre d’Honneur de l’American Society of Ichthyologists and Herpetologists / Honora membro de la Usona Societo de iktiologoj kaj herpetologio (scienco pri la serpentoj).

Omaĝoj al Théodore Monod[redakti | redakti fonton]

Multaj francaj urboj omaĝis al Théodore Monod per atribuo de lia nomo al stratoj: rue, aleoj: allée, avenuoj: avenue, placoj: place, aŭ al establejoj: liceoj: lycée, gimnazioj: collège, parkoj: parc. Laŭvice — Nomo, urbo, departemento, regiono:

  1. Allée Théodore Monod, Cavaillon, Vaucluse, Provenco-Alpoj-Bordo Lazura .
  2. Allée Théodore Monod, Bussy Saint Georges, Seine-et-Marne, Île-de-France.‎
  3. Avenue Théodore Monod, Taverny‎, Val-d'Oise, Francilio.
  4. Place Théodore Monod, Quetigny, Côte-d'Or, Burgonjo.‎
  5. Rue Théodore Monod, Saint-Quentin‎, Aisne, Pikardio.
  6. Rue Théodore Monod, Hennebont‎, Morbihan, Bretonio.
  7. Rue Théodore Monod, Les Ponts de Cé, Maine-et-Loire, Luarlandoj.‎
  8. Rue Théodore Monod, Saint-Quentin, Aisne, Pikardio.‎
  9. Rue Théodore Monod, Beauvais, Oise, ‎Pikardio.
  10. Rue Théodore Monod, Pabu‎, Côtes-d'Armor.
  11. Rue Théodore Monod, Lannion‎, Côtes-d'Armor, Bretonio.
  12. Rue Théodore Monod, Ostwald, Bas-Rhin, Alzaco.‎
  13. Rue Théodore Monod, Mâcon, Saône-et-Loire, ‎ Burgonjo.
  14. Rue Théodore Monod, Trélazé, Maine-et-Loire, Luarlandoj.‎
  15. Rue Theodore Monod, Mâcon, Saône-et-Loire, ‎ Burgonjo.‎
  16. Rue Theodore Monod, Savigny Le Temple, Seine-et-Marne, Francilio.‎
  17. Rue Theodore Monod, Dijon, Côte-d'Or, Burgonjo.‎
  18. Rue Theodore Monod, Roissy En Brie, Seine-et-Marne, Francilio.
  19. Rue Théodore Monod, Beauvais, Oise, Pikardio.
  20. Rue Théodore Monod, Villeneuve Tolosane, Haute-Garonne, Sudo-Pireneoj.
  21. Rue Théodore Monod, Clermont l'Hérault, Hérault, Langvedoko-Rusiljono.‎ ‎‎‎
  22. Rue Théodore Monod, Quimperlé‎‎, Finistère, Bretonio.
  23. Rue Théodore Monod, Toulouse, Haute-Garonne, Sudo-Pireneoj.
  24. Lycée Théodore Monod Antony, Hauts-de-Seine, regiono, Francilio.
  25. Collège Théodore Monod, Gagny‎, Seine-Saint-Denis, Francilio.
  26. Collège Theodore Monod‎, Aniche, Nord, Nordo-Kaleza Markolo.
  27. Collège Théodore Monod,‎ Bron, Rhône, ‎Rhône-Alpes.
  28. Collège Théodore Monod, Ottmarsheim, Haut-Rhin, Alzaco.‎
  29. Collège Théodore Monod. Lesquin‎, Nord, Nordo-Kaleza Markolo.
  30. École Primaire Publique Théodore Monod (publika elementa lernejo), Billiers‎, Nord, Nordo-Kaleza Markolo.
  31. Parc Théodore Monod‎. Le Mans, Sarthe, Luarlandoj.‎
  32. Station (busstacio) Théodore Monod, Le Mans, Sarthe, Luarlandoj.‎
  33. Maison de Quartier (kvartala domo) Théodore Monod, Guyancourt‎, Yvelines, Francilio.
  34. Busto de Théodore Monod, Parizo, Parizo, Francilio.

Ekster Francio

  1. Musée Théodore Monod d'Art africain (Muzeo Théodore Monod pri afrika arto), Dakaro, Senegalo.
  2. Lycée Théodore Monod, Nuakŝoto, Maŭritanio.
  3. Farmo Théodore Monod, en la ĝardeno de El Ayoun (france La ferme Théodore Monod au Jardin d'El Ayoun), kreita komence de la jaroj 2000 sekve de propono de la asocio de inĝenieroj de Okcidenta Saharo al la Katolika Komitato kontraŭ Malsato kaj por Disvolviĝo en la departemento (wilaya) de El Ayoun. Temas pri 18-hektara kultivejo de legomoj.

Verkoj[redakti | redakti fonton]

Literaturaj verkoj[redakti | redakti fonton]

  • La Mort de la « Baleine rouge », Nouvelle historique / La morto de la ruĝa baleno, historia novelo, 1929. Parizo: eld. Desclée de Brouwer, 88p. 2004.
  • Méharées, exploration au vrai Sahara / Dromedara irado, esplorado en vera Saharo. Parizo: Je sers. 1937, Reeldono fare de Actes Sud, coll. « Babel », Parizo, 1989.
  • Livre des prières (tiers-ordre des veilleurs) / La libro de la preĝoj (tria ordo de la gardistoj). Ĝenevo: Labor et Fides. 1937.
  • L’Hippopotame et le Philosophe / La hipopotamo kaj la filozofo, 1942, necenzurita reld. en 1946. Reeld. Actes Sud, Arles, en 1993 (teksto de 1946).
  • Bathyfolages, plongées profondes / Profundaj subakviĝoj (la vorto "batyfolage" estas humura vortludo kombinanta la du unuajn silabojn de "batyscaphe": batiskafo, kun la du lastaj de la vorto "batifolages": petolaĵoj, ludado). Parizo: Julliard, 1954. Reeld. Actes Sud, Arles, 1991.
  • Les Déserts / La dezertoj, Parizo: Horizons de France. 1973.
  • L’Émeraude des Garamantes, souvenirs d’un saharien / La Smeraldo de la Garamantoj. Parizo: L’Harmattan. 1984. Reeld. Actes Sud, Arles, 2001.
  • Et si l’aventure humaine devait échouer / Kaj se la homa aventuro devus fiaski. 1991. Reeld. Grasset , Parizo. 2000.
  • Le Fer de Dieu. Histoire de la météorite de Chinguetti / La fero de Dio. Historio pri la meteorito de Chinguetti, kun Brigitte Zanda. Arles: Actes Sud. 1992.
  • Ballade de mes heures africaines / Balado pri miaj afrikaj horoj. Mazamet, Babel. 1993.
  • Désert libyque / Blanka dezerto — temas pri la dezerto, blanka pro kalko, troviganta en Egiptio ĉe la landlimo de Libio. Parizo: Arthaud. 1994.
  • Maxence au désert / Maxence en dezerto (personaj spertoj de Monod pri la dezerto). Arles: Actes Sud. 1995.
  • Majâbat Al-Koubrâ. Arles: Actes Sud. 1996. [14]
  • Le Chercheur d’absolu / La esploristo de la absoluto. Parizo: Le Cherche Midi. 1997.
  • Terre et Ciel Babel, Entretiens avec Sylvain Estibal / Tero kaj ĉielo, Babelo, interparoloj kun Sylvain Estibal). Arles: Actes Sud. 1997.
  • Les Carnets de Théodore Monod / La notlibroj de Théodore Monod), kompilitaj fare de Cyrille Monod. Le Pré aŭ Clercs. 1997.
  • Paix à la petite souris / Pacon al la museto. Parizo: Desclée de Brouwer. 2001.
  • Tais-toi et marche… Journal d’exploration El Ghallaouya-Aratane-Chinguetti / Silentu kaj paŝu... — esplorĵurnalo El Ghallaouya-Aratane-Chinguetti. Arles: Actes Sud. 2002.
  • Dictionnaire humaniste et pacifiste, Essai / Humanista kaj pacista vortaro, eseo. Parizo: Le Cherche Midi. 2004.

Sciencaj verkoj[redakti | redakti fonton]

  • The Sahel zone north of the equator / La sahela zono norde de la ekvatoro), Pp 203-243 en M. Evenari, I. Noy-Meir and D.W. Goodall, editors. Hot deserts and arid shrublands, B. Ecosystems of the world 12B. / Varmaj dezertoj kaj senpluva arbustlandoj, B. Ekologiaj sistemoj de la mondo. Amsterdam: Elsevier. 1986.

Kolektivaj verkoj[redakti | redakti fonton]

Notoj kaj referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Laŭ Michael Martin, "Les plus beaux déserts de la terre", Parizo: eld. du Chêne, 2004, p. 358.
  2. Jean Dorst, “Théodore Monod“ 1902-2000 “, Universalia 2001, Encyclopædia Universalis, 2001, p. 453-454....
  3. Spirita Frateco de la Gardistoj (pri etiko kaj spiriteco)
  4. france Descendance de Jean Monod (1765-1836) / Idaro de Jean Monod.
  5. france Institut français d'Afrique noire, nun Institut fondamental d'Afrique noire — IFAN, kun sidejo en Dakaro, Senegalo).
  6. france Muséum national d'histoire naturelle, malfermita en 1790.
  7. france Académie des sciences d'outre-mer.
  8. france Académie de marine.
  9. france Académie des sciences.
  10. Submarŝipo por abisma scienca esplorado aŭ submaraj laboroj en grandega profundeco.
  11. franceFrance Libre estis franca rezistad-organizaĵo, kiun fondis Charles de Gaulle en Londono post sia alvoko de la 18a de junio 1940 ĉe BBC.
  12. Fermo de la bazo de Taverny en tiu funkcio estas antaŭvidita por la jaro 2011.
  13. Végétariens, Raisons et sentiments“ / Vegetaranoj, Kialoj kaj sentoj, de André Méry, kies antaŭparolon li skribis).
  14. Vastega sabloza areo de pli ol 250 000 km2, kiu situas oriente de Maŭritanio, laŭlonge de la landlimo kun Malio, Majâbat Al-Koubrâ estis la "preferata" dezerto de Théodore Monod. Al ĝi li dediĉis sian lastan dromedaran iradon, en 1993-1994.

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

  • Isabelle Jarry, Théodore Monod, Parizo: Plon, 1990.
  • Jean Nakos, "Théodore Monod et les protestants français défenseurs des animaux" / Théodore Monod kaj la protestantoj defendantoj de la animaloj. C.A. n°30-31, décembre 2008.
  • André Méry, "Un certain Théodore: souvenirs, réflexions et sentiments sur Théodore Monod" / Iu Théodore Monod: memoraĵoj, pripensoj kaj sentoj pri Théodore Monod. C.A. n°30-31, decembro 2008.
  • Nicole Vray, Monsieur Monod. Scientifique, voyageur et protestant (Sinjoro Monod. Sciencisto, vojaĝanto kaj protestanto). Arles: Actes Sud. 1994.
  • Sylvain Estibal, Théodore Monod. Une vie de Saharien / Théodore Monod. Vivo de saharano. Parizo: Vents de Sable. 1998.
  • Théodore Monod 1902-2000. La Géographie. Acta Geographica, speciala numero n° 1504, marto 2002.
  • Théodore Monod: Portraits Parlés / Parolataj portretoj. Interparolo kaj portretoj fare de Ariane Laroŭ . Parizo: L’Âge d’Homme. 2006.

Koneksaj artikoloj[redakti | redakti fonton]

Televidaj kaj dokumentaraj elsendoj[redakti | redakti fonton]

  • 1988: Le vieil homme et le désert, documentaire de Karel Prokop (54 min) / La maljuna homo kaj la dezerto, dokumentara filmo de Karel Prokop, 54 mn. Parizo: INA.
  • 1989: Le vieil homme, le désert et la météorite, documentaire de Karel Prokop (56 min) / La maljuna homo, la dezerto kaj la meteorito. Dokumentara filmo de Karel Prokop. Parizo: La sept, FR3, Sodaperaga.
  • 1995: Présence protestante, Théodore Monod, un nomade entre terre et ciel. Documentaire de Jacques Oger, 60 min. / Protestanta ĉeesto: Théodore Monod, nomado inter tero kaj ĉielo. Dokumentara filmo de Jacques Oger. Parizo: France 2.
  • 2007: Théodore Monod, un destin nomade, Documentaire de Maximilien Dauber. (Les expéditions de Monod en 1996 et 1997 au Tibesti) / Théodore Monod, nomada destino; Dokumentara filmo de Maximilien Dauber / La ekspedicioj de Monod en 1996 kaj 1997 en Tibestio. 60 mn. Parizo: France 3.

Fontoj[redakti | redakti fonton]

La baza materialo de tiu artikolo fontas el la artikolo de la franclingva versio de Wikipédia. Aldonaj informoj el:

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]