Thüringer Allgemeine

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Emblemo de la taggazeto.
La nova sidejo de la redakcio en Bindersleben, inaŭgurita en la 17-a de marto 1994.
Tramvojo cirkulanta en Gotha kun reklamo por la ĵurnalo TA.
La (iama) TA-nubskrapulo ĉe Juri-Gagarin-Ring en Erfurto

La Thüringer Allgemeine (mallongigo: TA) estas regiona taggazeto kun sidejo en Erfurto. Ĝi apartenas al la amaskomunikilaro Funke Mediengruppe, la iama WAZ-Mediengruppe, kune kun la Ostthüringer Zeitung kaj la Thüringische Landeszeitung. Ĝi nombriĝas al la germanaj ĵurnaloj kun alta eldonokvanto.

En 1990 la TA naskiĝis el la ĵurnalo Das Volk, organo de la partio Sozialistische Einheitspartei en la erfurta distrikto. Post la Turniĝo la redaktantoj kaj la eldonejistoj decidis unuanime pri la ŝanĝo en nedependan presitaĵon kaj rompis la ligojn al la partio. Sub la nova nomo ĝi eldoniĝis la 13-an de januaro 1990.

La eldonokvanto estis de ĉ. 260.000 en 1999. Nun ĝi estas, kune kun la multe pli malgranda Thüringer Landeszeitung, de 180.266 ekzempleroj potage[1]. La gazeto havas 14 regionajn eldonojn, kies dispartiĝo orientiĝas ankoraŭ hodiaŭ al la ĝis 1994 ekzistintaj distriktaj limoj, nome en: Apolda, Arnstadt, Artern, Bad Langensalza, Eichsfeld, Eisenach, Erfurt, Gotha, Ilmenau, Mühlhausen, Nordhausen, Sondershausen, Sömmerda kaj Weimar.

Historio ĝis 1990[redakti | redakti fonton]

En la 1-a de septembro 1944 la Thüringer Allgemeine Zeitung ĉesis - post 95 jaroj - aperi; la abonantoj anstataŭe ricevas la Thüringer Gauzeitung. La antaŭanta gazeto de post la Dua mondmilito, nomita Das Volk, aperis unuafoje la 9-an de aprilo 1946. La Thüringer Volk, organo de KPD kaj de la posta SED, povis aperi, kun permeso de la soveta armea administrado, jam en 1945 per eldonokvanto de ne malpli ol 600.000 ekzempleroj kvinfoje ĉiun semajnon. Tiun privilegion akiris la Thüringer Landeszeitung, organo de la - intertempe politike samopiniigita - Liberaldemokratia Partio de Germanio nur en 1951[2]. Ekde 1951 Das Volk iĝis organo de la estrado de la distrikto erfurta de la SED.

La Thüringer Allgemeine estis en 1990 la unua el tri turingiaj distriktgazetoj kiuj deklaris sin sendependa. Dum la balotada kampajno por la Volkskammer en marto 1990, oni konsentis forigi ĉiun partireklamon de la ekstremismaj maldekstruloj. Tiu restrukturigo kaj la nomoŝango jesitis fare de ĉ. triono de la dungitoj. S-ro Sergej Lochthofen, kiu estis kunlaboranto sed neniam partimembro, iĝis ĉefredaktoro[3].

Por ebligi la sendependecon, registriĝis la 28-an de februaro 1990 la TA-kunlaboranta societo sub la numero HRB 100009 kaj kun kapitalo de 25.000 GDRDDR-markoj ĉe la ŝtata notariejo en Erfurto. Ĝis hodiaŭ tiu societo Thüringer Allgemeine Mitarbeiter-Beteiligungs-GmbH posedas parte la ĵurnalon. La aliaj gazetoj sekvis tiun modelon kaj ankaŭ sendependiĝis.

Evoluo post 1990[redakti | redakti fonton]

Estante iam nur 8 paĝojn dika, la ĵurnalo rapide kreskis. La eksmoda ekipaĵo de la presejo nur malbone konkurencis kun la okcidentaj produktoj en reunuiĝinta Germanio kaj la distribu-sistemo, kiu ofte provizis la legantojn nur tagmeze, bezonegis reformojn. Por financi tion ĉiun oni pripensis transprenon fare de okcidentaj eldonistoj. Finfine oni unuiĝis, kune kun la Ostthüringer Zeitung kaj la Thüringische Landeszeitung, al la amaskomunikilaro WAZ-Mediengruppe. Nun venis deziritaj investadoj kaj modernigo de la presejo.

Eksterregione la ĵurnalo furiozis en 1999. Tiam oni presis blankan makulon sur unu paĝon, kie estis planita la teksto de intervjuo kun Rolf Schwanitz, la tiama komisiito de la federacia registaro pri eostaĵoj. Ĉar li dum permeso de la intervjuo tiom estis ŝanĝinta kaj la demandojn kaj la respondojn, la gazeto reagis per ne-preso de la intervjuo.

Ekde 2010 iĝis - koncerne la enhavon - ankoraŭ pli granda kaj intima kunlaboro kun la aliaj turingiaj gazetoj Thüringische Landeszeitung (TLZ) kaj Ostthüringer Zeitung (OTZ) ene de la Zeitungsgruppe Thüringen (ZGT). La surretaj ofertoj de la tri ĵurnaloj nun identas kaj eĉ en la presita versio kreskanta nombro da artikoloj interŝanĝiĝas.

Ĉefredakcio[redakti | redakti fonton]

La longjara (1990-2009) ĉefredaktisto Sergej Lochthofen naskiĝis en 1953 en la gulago de Vorkuta. En 1990 li ege klopodis separiĝon de la maldekstrulaj influoj kaj sendependigon tujan. Vicdirektoroj estis Dirk Löhr kaj Antje-Maria Lochthofen, la edzino de Sergej Lochthofen. Ŝi estis estinta anstataŭanta ĉefredaktistino de la komunisma taggazeto Das Volk. La 2-an de decembro 2009 transprenis la ĉefredaktistan postenon Paul-Josef Raue[4].

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Stato de februaro 2013.
  2. Jürgen Louis: Die Anfangsjahre der Thüringischen Landeszeitung im Spiegel ihrer Geschichte. En: Hans Hoffmeister: Wie Alles begann. Thüringische Landeszeitung 1945/46. Rene Burkhardt-Verlag Erfurt, 2007
  3. Roy Spring: Das hat 'Das Volk' noch nicht erlebt: Chronik des Umsturzes in der größten Tageszeitung Thüringens nach der Wende, Die Zeit, 2-a de februaro 1990, kaj: Dagewesen und aufgeschrieben: Reportagen über eine deutsche Revolution», Inst. für Medienentwicklung u. Kommunikation, Verlagsgruppe Frankfurter Allgemeine Zeitung, 1990.
  4. Artikolo en la gazeto Der Spiegel kun informoj pri la malantaŭo.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]