Taŭmaso

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Thaŭmaso)
Taŭmaso
mara dio de la helena mitologio
Informoj
Sekso vira
Patro Ponto
Patrino Geo
Edzo/Edzino Ozomeno
Infanoj HarpioIriso • Arke • Aello • Celaeno • Podarge • Aellopoda • Acholoë • Okipeto • Hydaspes
vdr

Laŭ la helena mitologio, Taŭmaso (el la greka Θαῦμας, «miro») estis mara dio, unu de la protogenoj aŭ originaj dioj. Li estis filo de Ponto (la Maro Mediteraneo) kaj Geo (la Tero), kaj personigis la mirindaĵojn de la maro kaj la danĝerojn ligitajn al ĝi[1]

Li edziĝis al la oceanidino Elektro (sukcen-koloraj nuboj) aŭ Ozomeno, kaj kun ŝi li estis patro de la Harpioj (la Ventokirloj), de Iriso (Ĉielarko), mesaĝistino de la gedioj, kaj laŭ kelkaj rakontoj ankaŭ de Arko.


Partneroj kaj idaro
Elektro Ozomeno
- Ello[3], Ellopo[4]Nikotoo[4]
- Okipeto[3], Okipodo[4]Okitoo[4]
- Podargo[5]
- Kelajno
- Okipeto
- PodarkoEllopo


Aliaj roluloj same nomitaj[redakti | redakti fonton]

Krom la antaŭa, Taŭmaso estis ankaŭ la nomo de aliaj roluloj de la helena mitologio:

  1. Taŭmaso estis epiteto de Iriso, ĉar ŝiaj koloroj estis mirigaj.
  2. Taŭmaso estis ankaŭ ĉevalviro, kiu ĉeestis la nupto-feston de Piritoo kaj partoprenis la militon inter centaŭroj kaj lapitoj, el kiu li finfine forfuĝis[8].

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Heziodo. Teogonio, 237.
  2. Ptolemaeus Hephaestion, 6.
  3. 3,0 3,1 3,2 Heziodo. Teogonio, 265.
  4. 4,0 4,1 4,2 4,3 Apolodoro. Mitologia biblioteko, 1.121.
  5. Homero. Iliado, 16.148.
  6. Nono. Pri Dionizo, 27.176.
  7. Higeno. Fabloj, 14.
  8. Ovidio. Metamorfozoj, 12.304.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]