Tharald Dybing

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Tharald Dybing
Persona informo
Naskiĝo 16-an de aprilo 1884 (1884-04-16)
en Kristiansand
Morto ne konatas (sed post 1969)
Lingvoj Esperantonorvega
Loĝloko Oslo
Ŝtataneco Norvegio
Okupo
Okupo esperantisto
vdr

Tharald Dybing - naskiĝis la 16-an de aprilo 1884 en Kristiansand, la mortojaro ne konatas - estis norvega esperantisto, kiu ekde 1947 vivis en la urbo Oslo.[1] Li esperantistiĝis en oktobro 1906 kaj aktivis en la nacia kaj internacia Esperanto-movado, interalie estante aktiva membro de la Internacia Cseh-Instituto. Ankaŭ dum la malfacilaj jaroj de la dua mondmilito li aktivis, kiam la armeo de nazia Germanio okupis Norvegion, kiu aparte kontraŭis (inter alie) ĉiujn Esperanto-aktivaĵojn. Tharald Dybing frue perdis sian edzinon, sed havis kvar infanojn kun multaj knabaj kaj knabinaj nepoj kaj pranepoj. En aŭgusto 1960, jam 76-jara, li ankoraŭ estis la iniciatinto kaj animo de unuafoja internacia feria semajno, kie kunvenis 40 esperantistoj el 5 landoj en popola altlernejo meze en la bela Gudbrandsdalen, grandega valo en la koro de Norvegio.[2] Ekde 1969 li estis honora membro de Norvega Esperantista Ligo.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. detala prezento de li okaze de la 50-jara jubileo de lia esperantistiĝo en la internacia revuo La Praktiko, numero 3 1957 (223), paĝo 41, interalie ankaŭ kun porteta foto de li (esperante)
  2. en la internacia revuo La Praktiko, numero 10 1960 (276), paĝo 141 (same esperante)