Thayngen

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Por samtitola artikolo vidu la paĝon Thayngen (stacidomo).
Thayngen
Blazono de Thayngen
Blazono de Thayngen
Thayngen
komunumo en Svislando
Kantono Ŝafhaŭzo
Distrikto Ne estas distriktoj en Kantono Ŝafhaŭzo.
Koordinatoj  47° 44′ 49″ N 8° 42′ 31″ O / 47.74694 °N, 8.70861 °O / 47.74694; 8.70861 (mapo)Koordinatoj: 47° 44′ 49″ N 8° 42′ 31″ O / 47.74694 °N, 8.70861 °O / 47.74694; 8.70861 (mapo)
Nombro de loĝantoj 4221
Areo 11,92 km²
Alteco 437 m super marnivelo
Poŝtkodo 8240
Komunumkodo {{{kodo}}}
Mapo de Thayngen
vdr

Thayngen estas komunumo en Kantono Ŝafhaŭzo, Svislando. Ĝi havis 4221 loĝantojn je la 31-a de decembro 2007.

Geografio[redakti | redakti fonton]

Thayngen situas en la okcidento de Kantono Ŝafhaŭzo ĉe la landlimo al Germanio. Ek de la 1-a de januaro 2004 la ĝis tiam aŭtonoma komunumo Barzheim integriĝis al Thayngen. Apartaĵo de Thayngen estas, ke ĝia limo kun germanio estas kun 11 km pli longa ol la 7-kilometra limo kun svisaj komunumoj. Thayngen limas en nordo al Hilzingen en Germanio, en oriento al Gottmadingen en Germanio, sude al Dörflingen, sudokcidente al Ŝafhaŭzo, okcidente al Stetten kaj Lohn kaj en nordokcidento al Bibern.

Trafiko[redakti | redakti fonton]

Tra Thayngen pasas la fervojlinio de Deutsche Bahn de Ŝafhaŭzo tra Singen al Stutgarto kaj en Thayngen troviĝas ankaŭ la aŭtoŝosea doganejo de la nacia aŭtostrato N4 de Vinterturo tra Ŝafhaŭzo al Singen.

Historio[redakti | redakti fonton]

Unuaj homoj spuroj en la prehistoria kaverna Kesslerloch aĝas pli ol 10000 jarojn.

La unua dokumenta mencio de Thayngen datiĝas el la jaro 995. En la jaro 1499 dum la Ŝvabaj Militoj Thayngen atakis sin kontraŭ ŝvaba armeo, kiu bruligis tiam la vilaĝon. Komence de la 16-a jarcento la urbo Ŝafhaŭzo akiris du trionojn de la terenoj de Thayngen kaj tiel en la jaro 1501 Thayngen kune kun Ŝafhaŭzo aliĝis al la Svisa Ĵurkomunumo.

Per la Helveta Revolucio en la jaro 1798 Thayngen akiris politikan liberecon de la urbo Ŝafhaŭzo kaj egalrajtecon kun la urbo.

Mejloŝtono estis la malfermo de la fervojlinio de Ŝafhaŭzo al Singen en la jaro 1863 per kiu komenciĝis ankaŭ en Thayngen la industriiĝo.

Komunuma kunfandiĝo[redakti | redakti fonton]

Per la publika baloto de dimanĉo la 17-an de aŭgusto 2008 la kvin aŭtonomaj komunumoj Thayngen, Altdorf, Bibern, Hofen kaj Opfertshofen akceptis la kunfandiĝon de iliaj komunumoj kun efiko je la 1-a de januaro 2009. La nova komunumo Thayngen havos proksimume 5000 loĝantojn.

Ekonomio[redakti | redakti fonton]

En Thayngen setlas diversaj gravaj entreprenoj. La plej grava estas Knorr, kiu apartenas al la tutmonda koncerno Unilever, kies svisa kaj eŭropa sidejo nuntempe troviĝas en Thayngen.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]