The Beach Boys

El Vikipedio, la libera enciklopedio


The Beach Boys
Persona informo
Aliaj nomoj Carl And The Passions
Okupo
Verkoj Good Vibrations
Pet Sounds
God Only Knows
Surfin' U.S.A.
TTT
Retejo http://thebeachboys.com
vdr
The Beach Boys kantantaj en 2012
The Beach Boys (1964)

The Beach Boys (angle por La Plaĝaj Knaboj) estas usona muzika grupo de rokenrolo kaj psikedela rokmuzika, kreita dum 1961 en Hawthorne, Kalifornio, Usono, kaj estis tre sukcesa. Konsiderita unu el la plej influaj kaj prosperaj de la historio kaj la sola kiu estis en konkurenco kun The Beatles.

La grupo en la originala kaj plej bone konata formo konsistis el la fratoj Brian, Dennis kaj Carl Wilson, ilia kuzo Mike Love, kaj amiko Al Jardine. Komence administrata de Murry Wilson, patro de la tri fratoj, la grupo subskribis kontrakton kun la diskoproduktejo Capitol Records en 1962. La frua muziko de la grupo gajnis popularecon tra tuta Usono pro karakterizaj, plurvoĉe kantitaj harmonioj kaj pro kantotekstoj kiuj reflektis la junularan kulturon de Suda Kalifornio el ondorajdado, aŭtoj kaj amindumado. Meze de la 1960-aj jaroj, la kreskanta krea ambicio kaj kompona kapablo de Brian Wilson regis la muzikan direkton de la grupo. La unuavice de Brian Wilson komponitaj muzikalbumo Pet Sounds kaj unuopaĵo Good Vibrations (ambaŭ eldonitaj en 1966) prezentis kompleksan, komplikan kaj mult-tavolan sonon kiu iĝis tipaĵo de la grupo.

En 1988 , la grupo eniris la Rock and Roll Hall of Fame, kaj en 2001 gajnis premio Grammy por Lifetime Achievement.

En 2004 , la revuo Rolling Stone lokis la bandon en la 12-a loko en la listo de la 100 plej grandaj artistoj de ĉiuj tempoj. Laŭ la muzika revuo Billboard, la bando vendis pli da unuopaĵoj kaj albumoj ol ajna alia usona bando en la historio.

En 2012, la grupo reunuiĝis por mallonga tempo por turneo por marki la 50-an datrevenon de la grupo.

Diskografio[redakti | redakti fonton]

  • Surfin' Safari (1962)
  • Surfin' USA (1963)
  • Surfer Girl (1963)
  • Little Deuce Coupe (1963)
  • Shut Down Volume 2 (1964)
  • All Summer Long (1964)
  • The Beach Boys' Christmas Album (1964)
  • Today!‎ (1965)
  • Summer Days (and Summer Nights!!)‎ (1965)
  • Beach Boys' Party!‎ (1965)
  • ‏1966 Pet Sounds
  • Smiley Smile (1967)
  • Wild Honey (1967)
  • 1968 Friends
  • Stack-O-Tracks (1968)
  • 20/20 (1969)
  • Sunflower (1970)
  • Surf's Up (1971)
  • Carl and the Passions - "So Tough"‎ (1972)
  • Holland (1973)
  • 15 Big Ones (1976)
  • Love You (1977)
  • M.I.U. Album (1978)
  • L.A. (Light Album)‎ (1979)
  • Keepin' the Summer Alive (1980)
  • The Beach Boys (1985)
  • Still Cruisin'‎ (1989)
  • Summer in Paradise (1992)
  • Stars and Stripes Vol. 1 (1996)