The Birds

El Vikipedio, la libera enciklopedio
The Birds
filmo
Originala titolo The Birds
Originala lingvo angla lingvo
Kina aperdato 28 mar. 1963, 20 sep. 1963, 1963
Ĝenro horora filmo, sciencfikcia filmo, filma dramo
Kameraado Robert Burks
Reĝisoro(j) Alfred Hitchcock
Produktisto(j) Alfred Hitchcock
Scenaro Ed McBain • Daphne du Maurier
Filmita en San-Francisko • Kalifornio • Bodega
Loko de rakonto San-FranciskoKalifornio
Muziko de Bernard Herrmann
Rolantoj Rod Taylor • Jessica Tandy • Suzanne Pleshette • Tippi Hedren • Veronica Cartwright • Charles McGraw • Ruth McDevitt • Ethel Griffies • Lonny Chapman • Karl Swenson • Joe Mantell • Alfred Hitchcock • Elizabeth Wilson • Jeannie Russell • Bill Quinn • Doodles Weaver • Richard Deacon • Dallas McKennon • Darlene Conley • Malcolm Atterbury • Morgan Brittany • Doreen Lang
Produktinta firmao Universal Studios
Honorigoj Golden Globe Award for New Star of the Year – Actress
IMDb
vdr

The Birds ("La birdoj") estas usona pri naturo horor-trilera filmo de 1963 produktorita kaj reĝisorita de Alfred Hitchcock. Iel bazita sur la samnoma historio "The Birds" de Daphne du Maurier de 1952, ĝi fokusas al serio de subitaj kaj neklarigitaj violentaj birdatakoj al la homoj de Bodega Bay, Kalifornio, dum kelkaj tagoj.

En la filmo stelulas Rod Taylor, Tippi Hedren en sia kindebuto, Jessica Tandy, Suzanne Pleshette kaj Veronica Cartwright. La scenaro estas de Evan Hunter, al kiu ŝajne Hitchcock ordonis disvolvigi novajn rolulojn kaj pli prilaboritan intrigon dum plutenis la titolon de du Maurier kaj la koncepton de neklarigitaj birdatakoj. Hitchcock faris la filmon per ekipaĵo el la Revue Studio, kiu faris Alfred Hitchcock Presents. Li diris, ke temas pri lia plej teknike defia filmo, uzante kombinon de trejnitaj kaj mekanikaj birdoj antaŭ fono de naturaj birdoj. Ĉiu filmero estis skizita de antaŭe.[1]

En 2016, The Birds estis konsiderita "kulture, historie aŭ estetike grava" kaj elektita kaj konservita fare de la usona Library of Congress por sia National Film Registry.

Intrigo[redakti | redakti fonton]

Melanie Daniels (Tippi Hedren) estas la dorlotita filino de ĵurnalisma gravulo de San Francisco konas la advokaton Mitch Brenner (Rod Taylor) en maskotvendejo kaj enamiĝas el li. La venontan tagon ŝi serĉas lin en Bodega Bay kaj portas al li donace paron de papagetoj, sed transdonas ilin anonime en aparta marborda domo. Kiam ŝi atendas lin en la vilaĝo, mevo atakas ŝin. Li kunportas ŝin al restoracio, kie oni kuracetas ŝin. Poste dum naskiĝtaga festo, denove mevoj atakas la infanojn. Ekde tiam la birdoj komplikigas la aferon, paseroj eniras tra kamentruo, korvoj truigas tegmenton kaj eniras ktp., birdoj eĉ okazigas eksplodojn kaj pliajn atakojn.

Geaktoraroj kaj roluloj[redakti | redakti fonton]

Filmanonco de The Birds.
  • Tippi Hedren kiel Melanie Daniels
  • Rod Taylor kiel Mitch Brenner
  • Jessica Tandy kiel Lydia Brenner
  • Suzanne Pleshette kiel Annie Hayworth
  • Veronica Cartwright kiel Cathy Brenner
  • Ethel Griffies kiel Mrs. Bundy, ornitologo
  • Charles McGraw kiel Sebastian Sholes, fiŝkaptisto
  • Lonny Chapman kiel Deke Carter, trinkejestro
  • Karl Swenson kiel kristana predikisto
  • Joe Mantell kiel cinika negocisto
  • Ruth McDevitt kiel Mrs. MacGruder, posedanto de la birdovendejo
  • Malcolm Atterbury kiel Deputito Al Malone
  • Elizabeth Wilson kiel Helen Carter, edzino de Deke
  • Richard Deacon kiel najbaro de Mitch en San Francisco
  • Alfred Hitchcock faras sian kutiman memaperon kiel hundopromenanto ĉe la maskotvendejo je la komenco de la filmo. La hundoj estis du el liaj propraj Sealyham Terriers, nome Geoffrey kaj Stanley.[2]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. "Watching 'Birds': Happy Hitchcock Films Terror-Ridden Tale", The New York Times, 1a de aprilo 1962.
  2. Maxford 2002, p. 45

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

  • du Maurier, Daphne (2004). The Birds. London: Virago Press. ISBN 978-1-84408-087-8.
  • Mason, Fergus (2014). The True Story Behind Alfred Hitchcock's The Birds. CreateSpace Publishing. ISBN 978-1-4949-5381-2..
  • Maxford, Howard (2002). The A–Z of Hitchcock: The Ultimate Reference Guide. London: Batsford Ltd. ISBN 0-7134-8738-0.
  • Moral, Tony Lee (2013). The Making of Hitchcock's The Birds. Hertfordshire: Kamera Books. ISBN 978-1-84243-955-5.
  • Paglia, Camille (1998). The Birds. London: British Film Institute. ISBN 0-85170-651-7.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]