The Boston Globe
| The Boston Globe | |||||
|---|---|---|---|---|---|
| taggazeto gazeto | |||||
| Komenco | 4-a de marto 1872 vd | ||||
| Geografia situo | 42° 21′ 30″ N, 71° 3′ 21″ U (mapo)42.358333333333-71.055833333333Koordinatoj: 42° 21′ 30″ N, 71° 3′ 21″ U (mapo) | ||||
| Lando(j) | Usono vd | ||||
| Sidejo | Bostono | ||||
|
| |||||
| Posedata de | The New York Times Company • John W. Henry vd | ||||
| Posedatoj | Boston.com (en) | ||||
| |||||
| Retejo | Oficiala retejo | ||||
La The Boston Globe estas liberala ĉiutaga gazeto bazita en Bostono, Masaĉuseco. Ĝi estas konsiderata la plej grava gazeto en Nov-Anglio kaj unu el la plej respektataj gazetoj en Usono. [1]
Ĝia ĉefa konkuranto estas la Boston Herald. [2]
La gazeto fondiĝis en 1872 kaj funkciis kiel privata kompanio dum 100 jaroj. En 1973, ĝi transformiĝis al publika kompanio kaj fariĝis publika sub la nomo Affiliated Publications. En 1993, ĝi estis akirita de The New York Times Company. En 2013, la gazeto kaj ĝiaj filiigitaj retejoj estis akiritaj de la usona komercisto kaj financisto John W. Henry II, konata aparte kiel la posedanto de la basbalklubo Boston Red Sox kaj Liverpool Football Club. [3]
Ekde 1966, ĵurnalistoj de la Boston Globe gajnis 23 Pulitzer-premiojn. [4] La Boston Globe ludis gravan rolon en la malkovro de la seksskandalo de la Romkatolika Eklezio en 2001–2003 (d:Q7458730). Tio okazaĵo fariĝis fama per la filmdramo Spotlight.
La gazeto havas du ĉefajn retejojn, retan eldonon ĉe bostonglobe.com, kiu enhavas pagitan enhavon de la presita gazeto, kaj la novaĵretejon boston.com, kiu celas larĝan publikon.
Referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ "The Boston Globe 'Encyclo'", Nieman Lab.
- ↑ Seiffert, Don, "Boston Herald print circulation sees biggest drop in three years", June 1, 2018.
- ↑ Haughney, Christine, "New York Times Company Sells Boston Globe", The New York Times, August 3, 2013.
- ↑ The 2003 Pulitzer Prize Winner in Public Service.



