The Coca-Cola Company

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo
The Coca-Cola Company

The Coca-Cola Company logo.svg
Fondita en 1886
Sidejo Atlanta, Georgio,
Usono
Estr(ar)o Muhtar Kent (CEO)
Spezosumo 35 miliardoj da usonaj dolaroj (en 2010)[1]
Agokampo senalkoholaj trinkaĵoj
ISIN-kodo US1912161007
TTT Coca-ColaCompany.com
v  d  r
Information icon.svg
Coca Cola

La konzerno The Coca-Cola Company ("la koka-kolaa kompanio") estas usona multnacia korporacio kiu tutmonde produktas kaj vendas senalkoholajn refreŝigajn trinkaĵojn. La kompanio plej konatas pro la kafeina mineralakva trinkaĵo koka-kolao, inventita en 1886 fare de la apotekisto John Stith Pemberton en Atlanta (Georgio).[2] La recepton kaj markon en 1888 aĉetis la komercisto Asa Griggs Candler (1851-1929), kiu en 1892 kreis la kompanion kaj komencis grandkvante produkti la trinkaĵon. Krom la origina marko koka-kolao, la kompanio nun ofertas pli ol 500 markojn da limonadoj kaj aliaj mineralakvaj trinkaĵoj en pli ol 200 landoj aŭ teritorioj, kaj vendas pli ol 1,8 miliardojn da trinkaĵaj porcioj po tago.[3] La kompaniaj akcioj estas listigataj en la Novjorka Borso.

Referencoj[redakti | redakti fonton]