The Daily Beast
| The Daily Beast | ||
|---|---|---|
![]() | ||
| retejo novaĵretejo | ||
| Komenco | 2008 vd | |
| Posedata de | People Incorporated vd | |
| Retejo | Oficiala retejo | |
The Daily Beast (esperantigita La Ĉiutaga Bestaĉo) estas usona novaĵ- kaj opinia retejo. Ĝi estis fondita en 2008 de Tina Brown, antaŭe redaktorino ĉe Vanity Fair kaj The New Yorker. Ĝi estas posedata de la interreta kompanio InterActiveCorp (IAC). [1]
Ĉefredaktoro John Avlon priskribis la redakcian aliron de The Daily Beast jene: "Ni serĉas sensaciajn novaĵojn, skandalojn kaj rakontojn pri kaŝitaj mondoj; ni ŝatas kontraŭbatali ĉikanantojn, fanatikulojn kaj hipokritulojn". [2]
La nomo de la publikaĵo estas prenita de fikcia gazeto en la romano Scoop de Evelyn Waugh. [3]
La 12-an de novembro 2010, The Newsweek Daily Beast Company estis kreita en partnereco kun la revuo Newsweek. [4]
Laŭ Alexa Internet, en aŭgusto 2016, la retejo de la publikaĵo estis rangita 892-a en la mondo laŭ trafiko. En septembro 2014, la trafiko de la retejo estis 21 milionoj da vizitantoj monate.
Gajninto de la premioj Webby en 2012 kaj 2013.
Kunlaborantoj
[redakti | redakti fonton]Inter ĝiaj kontribuantoj estas famaj verkistoj kaj politikaj aktivuloj kiel ekzemple:
- Ayaan Hirsi Ali
- Samantha Leigh Allen
- Martin Amis
- John Avlon
- Erin Banco
- Mike Barnicle
- Peter Beinart
- Jamelle Bouie
- Jimmy Breslin
- Tina Brown
- Christopher Buckley
- Gordon Chang
- Ron Christie
- Eleanor Clift
- Ana Marie Cox
- Christopher Dickey
- Diane Dimond
- Kim Dozier
- Joshua Dubois
- Mark Ebner
- Jon Favreau
- David Frum
- Leslie H. Gelb
- Daniel Genis
- Michelle Goldberg
- Daniel S. Goldman
- Daniel Gross
- Lloyd Grove
- Shane Harris
- Jackie Kucinich
- Eli Lake
- Bernard Henri Levy
- Matt K. Lewis
- Ira Madison III
- Meghan McCain
- Mark McKinnon
- Michael Moynihan
- Maajid Nawaz
- Olivia Nuzzi
- Dean Obeidallah
- P. J. O'Rourke
- Kirsten Powers
- Joy-Ann Reid
- Josh Rogin
- Noah Shachtman
- Mimi Sheraton
- Harry Siegel
- Will Sommer
- Stuart Stevens
- Goldie Taylor
- Michael Tomasky
- Touré
- Michael Weiss
- Rick Wilson
Referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ Mullin, Benjamin, "Barry Diller Explores Sale of The Daily Beast", The New York Times, 2023-01-13. (en-US)
- ↑ The 60-second interview: John Avlon, editor in chief, The Daily Beast. Politico (February 12, 2015). Arkivita el la originalo je April 12, 2021. Alirita 31 January 2021 .
- ↑ "Tina Brown resurrects Waugh's Daily Beast", 7 August 2008.
- ↑ IAC found someone to buy zombie Newsweek (3 August 2013). Arkivita el la originalo je September 18, 2018. Alirita January 22, 2014 .


