The Daily Telegraph

El Vikipedio, la libera enciklopedio
The Daily Telegraph

emblemo

taggazeto
Ĝenro ĝenerala
Periodeco ĉiutaga

Lando Britio
Urbo Londono
Establodato 1855
Fondinto(j) Arthur B. Sleigh vd
Politiko/
Ideologio

konservativismo

Posedata de Telegraph Media Group vd
Lingvoj

angla

Eldonkvanto 780 000
ISSN -

Retejo https://telegraph.co.uk
vdr

The Daily Telegraph estas brita konservatisma gazeto fondita la 29-an de junio 1855, kies sidejo troviĝas en Londono.

Profilo[redakti | redakti fonton]

Averaĝa ĉiutaga eldonkvanto de 783.210 ekzempleroj igis The Daily Telegraph en januaro 2009 la plej venditan britan kvalitgazeton. Ĝia ĉiujara gajno estas ĉirkaŭ 30 milionoj da britaj pundoj.

La gazeto rimarkiĝas ofte pro Eŭropokritikega raportmaniero. Fratina gazeto estas la semajna The Sunday Telegraph.

The Daily Telegraph estas kunfondinto de la European Dailies Alliance (EDA), en kiu kunlaboras la gazetoj Die Welt (Germanujo), Le Figaro (Francujo) kaj ABC (Hispanujo) rilate al internaciaj novaĵraportoj.

Historio[redakti | redakti fonton]

Diskuto provokanta eksterlandon kun la germana imperiestro Vilhelmo la 2-a publikigita la 28-an de oktobro 1908 estigis la aferon de The Daily Telegraph. Ĝi estigis ene de la Germana Regno internpolitikan krizon.

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

  • The daily telegraph. Britain's best-selling quality daily. London 1856,28.Okt.ff. ISSN 0307-1235

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]