The Doors (muzikalbumo)

El Vikipedio, la libera enciklopedio

The Doors (La Pordoj) estas la debutalbumo de la usona rokbando The Doors, registrita en 1966 ĉe Sunset Sound Recorders, Holivudo, Kalifornio; ĝi estis produktita fare de Paul A. Rothchild kaj lanĉita la 4-an de januaro 1967. La albumo havas sian sukcesan unuopaĵon "Light My Fire" kaj la longan kanton "The End" kun ĝia parolata sekcio pri edipa konflikto.

La Pordoj estis centraj en la progreso de psikedela roko, kaj estis kritike laŭdata. En 2012, ĝi estis vicigita numero 42 en la 500 plej bonaj albumoj en la listo de la gazeto Rolling Stone de ĉiuj tempoj.

La origina albumo vendis 20 milionojn da kopioj, kaj estis enmetita en la Grammy-Halo de Famo.