The Esperantist

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Jump to navigation Jump to search

The Esperantist (angle por La esperantisto) estis Esperanto-gazeto en Anglio. Harold Bolingbroke Mudie eldonis la unuan numeron en novembro 1903. La antaŭparolo estis skribita de la fama publicisto William Thomas Stead. Inter la tiutempaj Esperantaj gazetoj The Esperantist okupis altan lokon, enhavante bonajn lingvajn artikolojn (ofte iom danĝerajn) kaj multajn originalaĵojn de konataj Esperantistoj.

  • Vol. I. n-roj 1-14, Nov. 1903-dec. 1904 - 14xIV + 224 p.
  • Vol. II: n-roj 15-26, jan: dec. 1905 - 12xIV + 192 p.

Pro la bono de la Esperanta movado en Anglujo Mudie faris la oferon, enkorpigi The Esperantist en The British Esperantist en januaro 1906.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]