The Everly Brothers

El Vikipedio, la libera enciklopedio
The Everly Brothers
Persona informo
TTT
Retejo http://www.everlybrothers.net/
vdr

The Everly Brothers estis usona rok-muzika duo, konata pro ludado de ŝtal-korda akustika gitaro kaj kantado per ferma harmonio. Konsistanta el Isaac Donald "Don" Everly (1a de Februaro, 1937 – 21a de Aŭgusto, 2021) kaj Phillip "Phil" Everly (19a de Januaro, 1939 – 3a de Januaro, 2014), la duo kombinis elementojn de rokenrolo, kontreo, kaj pop-muziko,[1] iĝante pioniroj de kontreo.[2][3]

La duo estis edukita en muzika familio, kaj aperis por la unua fojo en radio kantante kun siaj patro Ike Everly kaj patrino Margaret Everly kiel "The Everly Family" en la 1940-aj jaroj. Kiam la fratoj estis ankoraŭ en la mezlernejo, ili ricevis la atenton de elstaraj muzikistoj de Nashville kiel Chet Atkins, kiu ekpromociis ilin por tutlanda atento.

Ili komencis verki kaj registri sian propran muzikon en 1956, kaj ilia unua sukcesa kanto venis en 1957, per "Bye Bye Love", verkita de Felice kaj Boudleaux Bryant. La sukcesa kanto No. 1 en la printempo de 1957, kaj aliaj sukcesoj sekvis dum 1958, multaj el ili verkitaj de the Bryants, kiel "Wake Up Little Susie", "All I Have to Do Is Dream", kaj "Problems". En 1960, ili subskribis kontrakton kun la grava diskeldonejo Warner Bros. Records kaj registris "Cathy's Clown", verkita de la fratoj mem, kiu estis ilia plej granda vendosukcesa unuopaĵo. La fratoj enlistiĝis en la Rezervo de la Usona Marinfanteria Korpuso en 1961, kaj ilia produktado falis, kvankam aliaj sukcesaj unuopaĵoj plue aperis tra 1962, kaj "That's Old Fashioned (That's the Way Love Should Be)" estis ilia lasta inter-10 pintosukceso.

Longaj disputoj kun Wesley Rose, estrarano de Acuff-Rose Music, kiu administris la grupon, kaj kreskiĝanta droguzado en la 1960-aj jaroj, same kiel gustoŝanĝoj en popolmuziko, kondukis al dekadenco de la grupo en populareo en sia hejmlanda Usono, kvankam la fratoj plue publikigis sukcesojn en Britio kaj Kanado kaj faris multajn tre sukcesajn turneojn tra la 1960-aj jaroj. Komence de la 1970-aj jaroj, la fratoj komencis publikigi soloajn registraĵojn, kaj en 1973 ili oficiale disiĝis. Startinte en 1983, la fratoj revenis kuniĝis kaj plue muzikis periode ĝis la morto de Phil en 2014. Don mortis sep jarojn poste.

La grupo estis tre influa ĉe la muziko de la generacio kiu sekvis. Multaj el pintaj muzikistoj de la 1960-a jaroj estis tre influitaj de la fermit-harmonia kantado kaj ludado de akustika gitaro de la Everly Brothers, inklude the Beatles, the Beach Boys, Bee Gees, kaj Simon & Garfunkel. En 2015, la gazeto Rolling Stone rangigis Everly Brothers en la No. 1 de sia listo de 20 Plej Grandaj Duoj el Ĉiuj Tempoj.[4] Ili estis enmetitaj en Fam-Salono kaj Muzeo de Rokenrolo en 1986, kaj ricevis ankaŭ kelkajn aliajn similajn honorojn.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Unterberger, Richie. The Everly Brothers. Allmusic. Alirita 20a de Septembro 2021.
  2. "Down In The Bottom: The Country Rock Sessions 1966-1968 | The Everly Brothers". Record Collector. 23a de Marto, 2020. Alirita la 20an de Septembro, 2020.
  3. Hoffman, Jordan (22a de Aŭgusto, 2021). "Don Everly, Half of the Everly Brothers, Pioneering Country-Rock Legend, Dies at Age 84". Vanity Fair. Alirita la 20an de Septembro, 2021.
  4. "20 Greatest Duos of All Time". Rolling Stone. 17a de Decembro, 2015. Alirita la 6an de Septembro, 2020.