The Exploits of Elaine

El Vikipedio, la libera enciklopedio
The Exploits of Elaine
silent film series • televida miniserio
Produktadlando Usono
Originala lingvo Mutaj filmoj (anglaj subtekstoj)
Kina aperdato 28-a de decembro 1914
Ĝenro Filmserio
Reĝisoro(j) Louis J. Gasnier
George B. Seitz
Leopold Wharton
Produktisto(j) Leopold Wharton
Theodore Wharton
Scenaro Charles W. Goddard
George B. Seitz
Filmita en Usono
Ĉefrolantoj Pearl White
Arnold Daly
Sheldon Lewis
Honorigoj National Film Registry
IMDb
vdr

The Exploits of Elaine estas usona, muta filmserio unue aperinta en 1914. Ĝi estas komparebla kun la alia filmserio The Perils of Pauline, kaj eĉ preterpasis ĝin koncerne enspezon. The Exploits of Elaine temas pri juna virino nomita Elaine, kiu provas retrovi la murdinton de sia patro kun la helpo de detektivo.

La serio montras la mutajn filmstelojn Pearl White (kiu cetere aperis en The Perils of Pauline), Arnold Daly, Sheldon Lewis, Creighton Hale kaj Riley Hatch. Lionel Barrymore ankaŭ havas malgravan rolon.

La scenaro estis verkita de Charles W. Goddard, Arthur B. Reeve kaj George B. Seitz. La serio estis produktita de la usona branĉo de Pathé, franca kinfirmao.

Epizodoj[redakti | redakti fonton]

Estis entute 14 epizodoj :

  1. The Clutching Hand
  2. The Twilight Sleep
  3. The Vanishing Jewels
  4. The Frozen Safe
  5. The Poisoned Room
  6. The Vampire
  7. The Double Trap
  8. The Hidden Voice
  9. The Death Ray
  10. The Life Current
  11. The Hour of Three
  12. The Blood Crystals
  13. The Devil Worshippers
  14. The Reckoning