The Fabulous Baker Boys
The Fabulous Baker Boys | |
---|---|
filmo | |
Originala titolo | The Fabulous Baker Boys |
Originala lingvo | angla lingvo |
Kina aperdato | 1989, 13 okt. 1989, 26 apr. 1990 |
Ĝenro | amafera filmo, muzika filmo, drama filmo |
Kameraado | Michael Ballhaus |
Reĝisoro(j) | Steve Kloves |
Produktisto(j) | Mark Rosenberg |
Scenaro | Steve Kloves |
Loko de rakonto | Vaŝingtonio • Seatlo |
Muziko de | Dave Grusin |
Rolantoj | Jeff Bridges • Michelle Pfeiffer • Beau Bridges • Xander Berkeley • Jennifer Tilly • Dakin Matthews • Albert Hall • Gregory Itzin • Ellie Raab • Ken Lerner • David Coburn • Tina Lifford • Q134743051 |
Produktinta firmao | Gladden Entertainment |
Honorigoj | National Board of Review: Top Ten Films |
IMDb | |
The Fabulous Baker Boys estas usona muzikala amafera filmo de 1989 verkita kaj reĝisorita de Steve Kloves. La filmo sekvas pianogrupon konsistantan el du fratoj, kiuj dungas allogan kantiston por helpi revivigi sian malkreskantan karieron. Post periodo de sukceso, komplikaĵoj okazas kiam la pli juna frato disvolvas romantikajn sentojn por la kantistino. Fratoj Jeff Bridges kaj Beau Bridges ĉefrolas kiel la eponima grupo Baker Boys, dum Michelle Pfeiffer ludas la rolon de kiel salonkantistino Susie Diamond.
Intrigo
[redakti | redakti fonton]Frank kaj Jack estas du fratoj de Seattle kiuj ludas pianon kune ekde la infanaĝo. Frank estas la entreprenaj administranto kaj havas edzinon kaj familion; dum Jack, fraulo, alloga kaj pli talenta, enuiĝas pro la ripetemo de ilia spektaklo. Siavice, Jack vivas komforte kaj senzorge kaj havas malfermajn rilatojn. Iliaj prezentoj en trinkejoj pli kaj pli perdas publikon kaj sekve ili perdas ankaŭ oportunojn por ludi. Tiukadre la fratoj decidas dungi kantistinon kiu partoprenu ilian spektaklon. Ekzameninte tri dek sep kandidatinojn, finfine ili elektas Susie Diamond, kiu estas tre tumultema virino, sed kies kantotalento plialtigas la nivelon kaj sukceson de la grupo. Frank timas, ke verŝajne amafero inter Susie kaj Jack povus endanĝerigi la karieron de la grupo. Fakte ŝi flirtas kun Jack, kio rezultas en konfliktoj inter la du fratoj.
Geaktoraro kaj roluloj
[redakti | redakti fonton]- Jeff Bridges kiel Jack Baker
- Michelle Pfeiffer kiel Susie Diamond
- Beau Bridges kiel Frank Baker
- Ellie Raab kiel Nina
- Xander Berkeley kiel Lloyd
- Jennifer Tilly kiel Blanche "Monica" Moran
- Dakin Matthews kiel Charlie
- Ken Lerner kiel Ray
- Albert Hall kiel Henry
- Terri Treas kiel junulino enlita
- Gregory Itzin kiel Vince Nancy
- Bradford English kiel Earl
- David Coburn kiel Kid ĉe Vet