The Formation of Vegetable Mould through the Action of Worms

El Vikipedio, la libera enciklopedio
The Formation of Vegetable Mould through the Action of Worms
literatura verko
Aŭtoroj
Aŭtoro Charles Darwin
Lingvoj
Lingvo angla lingvo
Eldonado
Eldonejo John Murray
vdr
"Man is but a worm" (homo estas nur vermo) karikaturo publikigita en Punch fine de 1881.

The Formation of Vegetable Mould through the Action of Worms, with Observations on their Habits (La formado de vegetala grundo pere de la agado de vermoj, foje mallongigita al Worms, vermoj) estas libro de 1881 de Charles Darwin pri tervermoj.[1] Ĝi estis lia lasta scienca libro, kaj estis publikigita tuj antaŭ lia morto. Esplorante la konduton kaj ekologion de tervemoj, ĝi pluigis la temon oftan tra lia verkaro, ke laŭgradaj ŝanĝoj dum longaj tempoperiodoj povas konduki al grandaj kaj foje surprizaj konsekvencoj. Ĝi estis la unua grava verko pri bioturbado de la grundo, kvankam tiu termino ne estis uzata de Darwin (ĝi aperis por la unua fojo en prigrunda kaj geomorfa literaturo unu jarcenton poste).

Notoj[redakti | redakti fonton]