The Game Awards

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Jump to navigation Jump to search

The Game Awards estas ĉiujara evento pri videoludoj kaj ĝia industrio. Ĝi celebras la lastajn progresojn kaj evoluon de la videoluda arto. Dum la evento, premioj estas donataj al ludoj aŭ ludantoj laŭ multaj kategorioj. Inter la premioj estas tiu de la plej bona ludo de difinita ludotipo, la plej bona studenta aŭ sendependa ludo, la plej bona videoludisto en elektronika sporto, la plej bona artdirektado, intrigo aŭ muzikaro.

La evento okazas de 2014, kaj estas okazo por multaj entreprenoj fari anoncojn al larĝa spektantaro, kiu spektas per televido aŭ per servoj de rekta elsendado kiel Twitch. La evento estas produktita kaj prezentita de Geoff Keighley, kanada ĵurnalisto pri videoludoj, kiu ankaŭ laboris por Spike Video Game Awards, simila antaŭa evento.