The Garfield Movie
The Garfield Movie | |
---|---|
filmo | |
Originala titolo | The Garfield Movie |
Originala lingvo | angla lingvo |
Kina aperdato | 24 maj. 2024, 30 maj. 2024, 10 sep. 2024 |
Ĝenro | komedia filmo |
Reĝisoro(j) | Mark Dindal |
Produktisto(j) | Andrew Kosove • Broderick Johnson • Namit Malhotra • John Cohen |
Scenaro | David Reynolds |
Muziko de | John Debney |
Produktinta firmao | Columbia Pictures Alcon Entertainment Paws, Inc. |
IMDb | |
The Garfield Movie estas usona komedia filmo el 2024 bazita sur la bildstrio Garfield kreita de Jim Davis. Ĝi estis reĝisorita fare de Mark Dindal laŭ scenaro de Paul A. Kaplan, Mark Torgove, kaj David Reynolds, kun la kinostelulo Chris Pratt kiel la voĉo de Garfield, kune kun la voĉoj de Samuel L. Jackson, Hannah Waddingham, Ving Rhames, Nicholas Hoult, Cecily Strong, Harvey Guillén, Brett Goldstein, Bowen Yang, kaj Snoop Dogg. En la filmo, Garfield estas reunuigita kun sia long-perdita patro, strata kato nomita Vic, antaŭ esti devigita aliĝi al interesa aventuro. Ĝi estas la sesa filmadaptigo de Garfield ekde Garfield's Pet Force, kiu estis publikigita dek kvin jarojn antaŭe.
Evoluo pri The Garfield Movie komenciĝis ĉe Alcon Entertainment en majo 2016. Dindal estis anoncita kiel la reĝisoro de la filmo en novembro 2018, kaj antaŭproduktado komenciĝis la sekvan monaton. Antaŭ 2021, Sony Pictures jam aĉetis la filmrajtojn por tutmonda distribuo kaj Pratt estis gisita kiel Garfield, kun la cetero de la rolantaro aliĝanta la sekvan jaron. La filmo estis vigligita de DNEG Animation, dum John Debney, ofta kunlaboranto de Dindal, komponis la partituron.
The Garfield Movie premieris ĉe la luksa kaj tradicia kinejo Ĉina Teatrejo en Los-Anĝeleso la 19-an de majo 2024, kaj estis publikigita en Usono fare de Columbia Pictures tra Sony Pictures Releasing la 24-an de majo 2024. Post publikigo, la filmo ricevis negativajn recenzojn de kritikistoj sed aperis kiel komerca sukceso, enspezis 255 milionojn da usonaj dolaroj tutmonde kontraŭ buĝeto de 60 milionoj da dolaroj.