The General

El Vikipedio, la libera enciklopedio
La Generalo
filmo
Originala titolo The General
Produktadlando  Usono
Originala lingvo silenta
(kun anglalingvaj intertekstoj)
Kina aperdato 5-a de februaro 1927
Daŭro 105 minutoj
Ĝenro komedio
Kameraado Devereux Jennings, Bert Haines
Reĝisoro(j) Clyde Bruckman
Buster Keaton
Produktisto(j) Joseph M. Schenck
Scenaro Clyde Bruckman
Buster Keaton
Filmita en  Usono
Loko de rakonto Tenesio
Muziko de Carl Davis
Ĉefrolantoj Buster Keaton
Marion Mack
Produktinta firmao Buster Keaton Productions
Distribuo United Artists
IMDb
vdr

The General (el la angla lingvo: "La Generalo") estas 1927a-jara komedia silenta filmo verkita kaj direktita de Clyde Bruckman kaj Buster Keaton. Keaton ankaŭ aktoris en la filmo. La filmo estis financa katastrofo tiame, sed nun ĝi estas konsiderata kiel unu el la plej bonaj filmoj faritaj.

Keaton mem faris multajn danĝerajn akrobataĵojn dum la filmo. Li saltis de trajnvagono al trajnvagono, rajdis la fronton de trajno, kaj rajdis flankan stangon, kiu kunligas la radojn (angle coupling rod, pole wiązar).

En 1989, The General estis elektita de la Usona Biblioteko de Kongreso kiel "kulture grava", kaj tial estas konservata ĉe la Usona Nacia Film-Registro.

Eksteraj ligiloj