The General Theory of Employment, Interest and Money

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo
John Maynard Keynes en la 1920-aj jaroj.

The General Theory of Employment, Interest and Money de 1936 estis la lasta libro de la fama angla ekonomikisto John Maynard Keynes. Ĝi kreis profundan ŝanĝon en la ekonomika pensaro, haviganta al makroekonomiko centran lokon en la ekonomika teorio kaj kontribuante al multo de ties terminologio[1] – nome la "Kejnsisma revolucio". Ĝi ankaŭ okazigis gravegajn konsekvencojn en ekonomika politiko, estante interpretita kiel havigo de teoria subteno por la registara elspezo ĝenerale, kaj por buĝetaj deficitoj, mon-interveno kaj koutraŭ-ciklajn politikojn partikulare.

La magnum opus de Keynes, nome The General Theory of Employment, Interest and Money estis publikigita en 1936.[2] Ĝi estis studita kaj ordigita fare de unu el la preferataj lernantoj de Keynes, nome la estonta ekonomikisto David Bensusan-Butt.[3] La verko utilis kiel teoria pravigo por la politikoj de ekonomia intervenismo kiun Keynes favoris por trakti recesion. La General Theory defiis la pli fruan paradigmon de la novklasika ekonomiko, kiu estis defendanta, ke nur liberigita el la registara interfero, la merkato povus establi la ekvilibron de la plena dungeco. Farante tion Keynes estis parte rompante kontraŭ siaj iamaj instruistoj Marshall kaj Pigou. Keynes kredis, ke la klasika teorio estis "speciala kazo" kiu aplikiĝas nur al partikularaj kondiĉoj ekzistantaj en la 19-a jarcento, dum lia teorio estus la ĝenerala. Klasikaj ekonomikistoj kiuj kredis en la Leĝo de Say, kiu, simple asertas, ke la "ofertado kreas mendadon", kaj ke en libera merkato laboristoj ĉiam estus pretaj malaltigi siajn salajrojn ĝis niveloj en kiuj la dungistoj povus profite oferti al ili laborpostenojn. Nova afero el Keynes estis la koncepto de "prez-lanteco" – nome rekono ke reale laboristoj ofte malakceptas malaltigi siajn salajropetojn eĉ en okazoj en kiuj klasikaj ekonomikistoj povus argumenti, ke estus racia por ili fari tion. Parte pro prez-lanteco, estis establita ke la interagado de la "agregacia mendado" kaj de la "agregacia ofertado" povus konduki al stabila ekvilibro de sendungado – kaj en tiuj okazoj, estas el la ŝtato, kaj ne el la merkato, de kio la ekonomioj devas dependi por ties savo.

Karikaturo de Keynes fare de David Low, 1934.

La General Theory argumentas, ke mendado, kaj ne ofertado, estas la ŝlosila varieblo kiu regas la ĝeneralan nivelon de ekonomia aktiveco. Agregacia mendado, kiu egalas totalan ne-akumulitan enspezon en socio, estas difinita per la sumo de konsumo kaj investado. En stato de sendungeco kaj malkutima produktokapablo, oni povas plibonigi sendungadon kaj la totalan enspezon nur pere de unuaj pliiĝantaj elspezoj ĉu por konsumo ĉu por investado. Sen interveno de la registaro super pliiĝantaj elspezoj, ekonomio povas resti kaptita en malalta ekvilibro de sendungeco. La demonstrado de tiu eblo estis priskribita kiel la revolucia formala atingo de la verko.[4] La libro defendis aktivan ekonomian politikon fare de la registaro por stimulo mendadon en epokoj de alta sendungeco, por ekzemplo pere de elspezo en publikaj vorkoj. "Oni lasu nin aktivi, uzante niajn neproduktivajn rimedojn por pliigi nian riĉon" li verkis en 1928. "Kun homoj kaj fabrikoj nelaborantaj, estas ridinda diri ke ni ne povas permesi al ni tiujn novajn disvolvigojn. Estas precize kun tiuj fabrikoj kaj tiuj homoj kiel ni povos havigi ilin.[5]

La General Theory estas ofte vidita kiel la fundamento de moderna makroekonomiko. Kelkaj veteranaj usonaj ekonomikistoj konsentis kun Keynes tra plej el la 1930-aj jaroj.[6] Tamen liaj ideoj estis tuj atingantan ampleksan akcepton, kaj elstaraj usonaj profesoroj kiel Alvin Hansen konsentis kun la General Theory antaŭ la eksplodo de la Dua Mondmilito.[7][8][9]

Keynes mem havis nur limigitan partoprenon en la teoriaj debatoj kiuj sekvis la publikigon de la General Theory ĉar li suferis koratakon en 1937, kio postulos al li fari longajn periodoj de ripozo.

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. Olivier Blanchard, Macroeconomics Updated (2011), p. 580.
  2. [1] jam ne plu funkcianta.
  3. Tribe, Keith. (1997) Economic Careers: Economics and Economists in Britain, 1930–1970. London: Routledge. ISBN 0-415-14708-5.
  4. Skidelsky, Robert. (2003) John Maynard Keynes: 1883–1946: Economist, Philosopher, Statesman. Pan MacMillan Ltd., p. 530, 572, 586, 750, 789, 833. ISBN 0-330-488678.
  5. Cassidy, John, "The Demand Doctor", 10a de Oktobro 2011.
  6. Hazlitt, Henry. [1960] (1995) The critics of Keynesian Economics. Irvington-on-Hudson, N.Y.: Foundation for Economic Education. ISBN 978-1-57246-013-3.
  7. Harris, Seymour E.. (2005) The New Economics: Keynes's Influence on Theory and Public Policy. Kessinger Publishing. ISBN 1-4191-4534-7.
  8. (16a de Marto 1940) “Mr Keynes Has A Plan”, Picture Post. 
  9. Fletcher, Gordon A. (1989). Keynesian Revolution and Its Critics: Issues of Theory and Policy for the Monetary Production Economy (dua eldono.). Palgrave Macmillan UK. pp. xix–xxi, 88, 189–191, 234–238, 256–261. ISBN 978-1-349-20108-2.